Sankta Klara (rivero)

rivero en Nord-Ameriko, inter Miĉigano kaj Ontario
(Alidirektita el Sankta Claire (rivero))

Sankta Klara (en angla St. Clair River, en franca Rivière Sainte-Claire) estas rivero 40.5-mejla-longa (65.2 km)[1] en centra Nordameriko kiu fluas el la Lago Hurono al la Lago Sankta Klara, formante parton de la landlimo inter la Kanada provinco Ontario kaj la usona subŝtato Miĉigano. La rivero estas grava komponanto en la Akvovojo de la Grandaj Lagoj, kies navigkanaloj ebligas ke ŝarĝo-ŝipoj navigu inter la supraj kaj malsupraj Grandaj Lagoj.

Sankta Klara (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 65 km
Fluo
Geografio
Landoj Kanado
Regionoj Ontario
Map
vdr

La rivero estas 65.2 km longa[1] kaj fluas tra alto de 2 m el la Lago Hurono al la Lago Sankta Klara. La fluindico averaĝas ĉirkaŭ 5,200 m³/s, kaj la akvokolekta areo estas de 579,000 km².[2] Tio enkalkulas la kombinitajn akvokolektajn areojn de la Lagoj Hurono, Miĉigano, kaj Supra.

Koordinatoj: 42° 31′ 59″ N 82° 40′ 29″ U / 42.53306 °N, 82.67472 °U / 42.53306; -82.67472 (mapo)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 U.S. Geological Survey. National Hydrography Dataset high-resolution flowline data. The National Map, Arkivigite je 2012-03-29 per la retarkivo Wayback Machine alirita la 14an de junio 2020.
  2. Great Lakes Factsheet No. 1. United States EPA. Alirita 30a de majo 2013.

Eksteraj ligiloj redakti