Sankta Hipatio (Kilikio, ... – Paflagonio, 345), estis episkopo de Gangra, en Paflagonio; kaj estas venerata kiel sanktulo ĉe la Katolika kaj Ortodoksa Eklezioj.

Sankta
Sankta Hipatio
Martiriĝo de Hipatio, El la menologio de Sankta Bazilo.
Martiriĝo de Hipatio, El la menologio de Sankta Bazilo.
Persona informo
Υπάτιος Γαγγρών
Naskiĝo 3-a jarcento
en Kilikio
Morto 345
en Paphlagonia
Mortis pro hommortigo vd
Religio ortodoksismo vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo archpriest • katolika sacerdoto vd
Sanktulo
Honorata en Katolika kaj Ortodoksa Eklezioj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Hipatio naskiĝis en Kilikio en Paflagonio, historia regiono de la nordo de la Malgrandazio, epoke de la imperiestroj Konstantino la 1-a de la Romia ImperioKonstancio la 2-a[1]. Li partoprenis en la unua koncilio de Niceo (325) kaj lia nomo aperas ankaŭ en la listo de la partoprenantoj en la sinodo de Gangra (340).

Li estis martirigita en Luziana (Paflagonio) dum vojaĝoreveno el Konstantinopolo al Gangra, sekve de enbuŝo preparita de iuj sekvuloj de kontraŭpapo Novatiano.

Kulto redakti

La kulto al tiu sanktulo estis ege vasta en la bizanca eklezio kaj atingis la sudon de Italio eble kun la enmigro de la monaĥoj observantaj la regulon de Sankta Bazlo la Granda (329-379), pro tio diritaj «Bazilanoj».
En la roma martirologio Hipatio estas memorigita la 14-an de novembro: "En Gangra de Paflagonio, ĉiam en Turkujo, Sankta Hipatio, episkopo, kiu mortis martirgita ŝtonumita de novatianoj".

Kulta apartaĵo redakti

Li estas preĝata kiel protektanto de la maskla vireco kaj de la generila aparato, kaj kiel bonefika akompananto de la suferantoj pro ingvena hernio, pro la fakto ke ankaŭ li ĝin suferis pro terura piedfrapo ricevita en la basventro dum diskuto ku arianaj herezuloj,
Sankta Hipatio estas multe venerata en Rusujo kaj aparte en la urbo Kostroma, kie en 1330 esti stargita la hipatia monaĥejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Jean Darrouzès, Notes de littérature et de géographie ecclésiastiques, en: Revue des études byzantines, tome 50 (1992), pp. 98-101

Bibliografio redakti

    • Katolikaj enciklopedioj:
  • [1] Enciclopedia_Cattolica
  • Cathopedia
  • [2] Catholic_Encyclopedia

Eksteraj ligiloj redakti