Sankta Maria de la Maro

Sankta Maria de la Maro (katalune Santa Maria del Mar, hispane Santa María del Mar) estas gotika preĝejo en Barcelono, Hispanujo. Ĝi staras en la distrikto La Ribera, kaj oni konstruis ĝin inter 1329 kaj 1383, dum la florepoko de Katalunujo je superrego komerca kaj surmara. Ĝi estas elstara ekzemplo de kataluna gotika arĥitekturo, kun pureco kaj unueco de la stilo, kiu alikaze estas nekutima por grandaj mezepokaj konstruaĵoj.[1]

Sankta Maria de la Maro
preĝejo
kristana preĝejomalgranda baziliko [+]

LandoHispanio
RegionoKatalunio
SituoBarcelono
- koordinatoj41° 23′ 1″ N, 2° 10′ 55″ O (mapo)41.3836112.181944Koordinatoj: 41° 23′ 1″ N, 2° 10′ 55″ O (mapo)

Konstrutempo1329–1384

Sankta Maria de la Maro (Barcelono)
Sankta Maria de la Maro (Barcelono)
DEC
Lokigo de Barcelono en Hispanio
Map
Sankta Maria de la Maro

Vikimedia Komunejo:  Santa Maria del Mar [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Sankta Maria de la Maro: okcidenta fasado
La portistoj de La Ribera, kiuj alportis la ŝtonojn por la konstruo de la preĝejo (sur la pordoj de la ĉefa enirejo)

Historio redakti

Laŭ legendo sur la loko, kiu nun staras la preĝejo, apostolo Jakobo estus predikinta, kio estis kaŭzo por la konstruo de malgranda kapelo. Proksimume 304 tie estis entombigata Sankta Eŭlalja de Barcelono, kies restaĵoj tamen pli malfrue estis transigataj en la katedralon.[2]

Unua skriba mencio de preĝejo Sankta Maria ĉe la maro originas el la jaro 998. La starigon de la nuna konstruaĵo iniciatis kanoniko Bernat Llull, kiu en 1324 estis nomumata ĉefdekano de Sankta Maria. La konstruo de la nuna preĝejo komenciĝis la 25-an de marto 1329 per la metado de la Unua Fundamentŝtono fare de reĝo Alfonso la 4-a de Aragono, kiel atestas tabulo en la latina kaj kataluna ĉe la fasado. Respondecaj arĥitektoj estis Berenguer de Montagut, kiu planis la konstruaĵon, kaj Ramón Despuig. Dum la konstruado ĉiuj gildoj de la distrikto Ribera kunlaboris.[1] Aparte la portistoj donis libervolan gravan kontribuon, kion malgranda bronzotabulo ĉe la ĉefa portalo laŭde akcentas.[2] La muroj, flankaj kapeloj kaj fasadoj pretiĝis en la jaro 1350. En 1379 fajrego detruis esencajn partojn de la konstruaĵo, finfine la 3-an de novembro 1383 oni metis la lastan ŝtonon, kaj la 15-an de aŭgusto 1383 okazis la unua mescelebrado.

La 2-an de februaro 1428 tertremo kaŭzis gravajn difektojn kaj detruis la fenestrorozon en la okcidenta fasado.[3] La nova fenestro laŭ flamgotika stilo finfariĝis en 1459[1], jaron poste oni enmetis la vitralojn.

En 1923 papo Pio la 11-a donis la titolon malgranda baziliko al la preĝejo. La 19-an kaj 20-an de julio 1936 komence de la Hispana Enlanda Milito eklezimalamaj grupoj detruis la bildojn kaj la barokan altaron.

Arĥitekturo redakti

 
Interno orienten (riparita en 1967)

Ekstera vidaĵo redakti

Sankta Maria de la Maro estas enfermita per la mallarĝaj stratoj de Ribera, kio malfaciligas, akiri al si kompletan deeksteran impreson de la konstruaĵo. Eble plej bone tio sukcesas ekde la strato Fossar de les Moreres kaj de la Placo de Sankta Maria, kiuj ambaŭ pli malfrue estis tombejoj. La okcidenta fasado donas la impreson de kompakteco kaj sobra severo, kiu estas tipa por la gotiko kataluna.[4] Du altaj apogopilastroj ĝin klare dividas en tri sekciojn, kiuj konvenas kun la tri navoj. Statuoj de Sanktaj Petro kaj Paŭlo okupas la niĉojn ambaŭflankajn de la okcidenta portalo. La timpano bildigas Jesuon, kiun flankas Maria kaj Johano. La maldika, okangula nordokcidenta turo estis finkonstruata en 1496, ĝia kontraŭparto restis nefinita ĝis 1902.[3][1]

Interno redakti

 
Rigardo sur la ĥorejon

Kontraste al la okcidenta fasado la interno donas la impreson de vasta spaco. Ĝi konformas kun la konstrutipo de baziliko de tri navoj, kiuj formas ununuran ĉambron sen transversaj navoj. Ne ekzistas arĥitektura limigo inter ĉefnavo kaj ĥorejo. Novspeca je ĉi tiu preĝejo estis la faskigo de la volboŝarĝo sur malmultaj punktoj, tiel ke la simplan ripovolbon de la ĉefnavo portas nur kvar maldikaj, okangulaj kolonoj. La volbo tegmentas la siatempe eksternorman larĝecon de 13 metroj. Ankaŭ eksterordinara por katedralo de ĉi tiu epoko estas la tre filigrana, elegant-efika pilastroringo ĉirkaŭanta la absidon.[4]

Pro fajrego dumpase de tumultoj kontraŭ la eklezio en la jaro 1936 en la interno preskaŭ ne ekzistas artverkoj. Inter la menciindaj verkoj, kiujn la brulego neniigis, troviĝis la baroka altarsurmetaĵo de Deodat Casanoves kaj Salvador Gurri.[3][1] El la originalaj vitraloj konserviĝis nur la bildigoj de la Ĉieliro kaj de la Piedlavado same kiel kelkaj geometriaj motivoj en la absido.[4]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Cirici, Alexandre. Barcelona paso a paso, Barcelona, Editorial Teide, S.A. 2-a eld., 1981
  2. 2,0 2,1 Veronika Schroeder, Barcelono, Munkeno 2011, p. 49
  3. 3,0 3,1 3,2 Hernàndez-Cros, Josep Emili (eld.). Catàleg del Patrimoni Arquitectònic Històrico-Artístic de la Ciutat de Barcelona, Barcelona, Ajuntament de Barcelona, 1987
  4. 4,0 4,1 4,2 Veronika Schroeder, Barcelono, Munkeno 2011, p. 50

Eksteraj ligiloj redakti