Santerio

(Alidirektita el Santeria)
Santerio

Santero Obbaolorum Pedro Cesar Alfonso Ferrer, konsultas la helikojn

'Afrikbrazilaj religioj'


Bazaj principoj

Dio
Ketu | Olorun | Oriŝos
Jeje | Mawu | Vodun
Bantu | Nzambi | Nkisi


Rilataj konceptoj
Afrikbrazilaj temploj
Sinkretismo


Similaj religioj
Afrikaj religioj
Afrik-amerikaj religioj

Babaçué | Batuque | Cabula
Candomblé | Culto de Ifá
Culto de los Egungun | Quimbanda
Macumba | Omoloko | Abakuá
Tambor de las Mina | Umbanda
Xambá | Xangô del Nordeste
Santerio | Confraria | Obeah
Palo | Arará | Regla de Ocha



La Santerio (hispane Santería) aŭ Regla de Osha-Ifá estas aro da religiaj sistemoj kiuj miksas la katolikan kredon kun la tradicia joruba kulturo. Pro tio ĝi estas religia kredo naskita el sinkretismo de eŭropaj kaj afrikaj elementoj.

La santerio estis praktikata de la antikvaj nigraj sklavoj kaj iliaj posteuloj en Kubo, Puerto-Riko, Domingo, Panamo, Venezuelo, Brazilo kaj lokoj kun grandaj loĝantaroj el Latinameriko en Usono (Florido, Nov-Jorko, San-Francisko, Nov-Orleano, Losanĝeleso, Miami kaj San-Diego).

Nuntempe la religio ankaŭ troviĝas en Hispanio, Meksiko, Nederlando, Germanio, Britio, Francio, kaj aliaj landoj kiel ekzistas konsiderinda nombro da kubanoj. En Venezuelo, en la regiono Karakaso koncentriĝas la plejparto de santerianoj kaj babalavoj en la lando sed ili ankaŭ troviĝas en Cumaná, Coro kaj Maracay. En Kolombio kvankam tre kaŝite, ĝi ankaŭ troviĝas en la lando, ĉefe en la urbo Santiago de Cali.

La Santerio estas heredanto kaj sekvanto de la joruba kulturo. Ĝi havas diaron kie ĉiu dio reprezentas la naturelementojn. Pro malpermeso de la eŭropaj koloniistoj la nigraj sklavoj devis maski sian religion kun la katolikaj festoj kaj sanktuloj. Kun la paso de la tempo, tio ankaŭ eniris en la kredon kaj fariĝis sinkretismo kiu varias kaj malsimilas de unu regiono al alia.

En Brazilo la sinkretismo de katolikaj kaj afrikdevenaj kredoj estas konata kiel "candomblé" kaj ĝi estas la rezulto de sama miksaĵo inter la eŭropa kaj afrika religioj. Tamen, ili malsimilas ĉefe pro la loko de kie venis la sklavoj kaj la posta miksiĝo ne okazis same en ĉiuj partoj de Latinameriko. Tial, ne ekzistas kred-unueco inter santerio en diversaj landoj kaj kun candomblé. Tamen, ili ĉiuj havas multajn komunajn aferojn.

En Kubo, la plimulto de la loĝantaro vidas ĝin kiel religio por nigruloj kaj multaj blankaj kubanoj malŝatas ĝin. Tamen, ekzistas multaj santeriaj sacerdotoj kaj kredantoj kiuj estas blankuloj. Unu el la ĉefaj kialoj por malŝato estas la "sovaĝa" maniero oferi bestojn, laŭtajn kaj bruajn festojn kaj malpermeson manĝi aŭ fari plurajn aferojn kutimaj en la ĉiutaga vivo.

Dum la lastaj 20 jaroj, kun la alveno de internacia turismo en Kubo, multaj eksterlandanoj ekinteresiĝis pri tiu religio kaj multaj libroj eldoniĝis pri la religio kaj ĝiaj kredoj. Danke al tiu intereso ankaŭ multaj kubanoj malfermis vendejojn pri tipaj santeriaĵoj por kubaj enmigrintoj kaj por ĉiuj aliaj kiuj konas ĝin. La praktikantoj de santerio, ĉefe la sacerdotoj, vestiĝas blanke kaj uzas kolĉenon kaj brakĉenon kun la koloroj de la dio de kiu li/ŝi fariĝis filo post longa, kompleksa kaj multekosta procezo kiu inkluzivas oferon de multaj bestoj, ceremonio per kiu la kapo estas kovrata de mielo kaj ovŝelo kun herboj kaj 7-taga kuŝado surplanke.

Eksteraj ligiloj redakti