Santomea bronznuka kolombo

La Santomea bronznuka kolomboInsula bronznuka kolombo (Columba malherbii) estas birdospecio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu estas loĝanta reproduktanta birdo en insulaj areoj de Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Santomea bronznuka kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Santomea bronznuka kolombo Columba malherbii
Verreaux & Verreaux, 1851
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Teritorio kaj priskribo redakti

Ĝi estas endemio de insuloj de la Golfo de Gvineo, nome en Anobono (Ekvatora Gvineo), Santomeo kaj Principeo (Santomeo kaj Principeo).[1] Ties natura habitato estas Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de malaltaj teroj. Ĝi estas parto de la subgenro Turturoena kun la Orienta bronznuka kolombo (Columba delegorguei) kaj la Okcidenta bronznuka kolombo (Columba iriditorques). Tiu specio de birdoj estis priskribitaj de Jules kaj Edouard Verreaux en 1851.[1]

Ĝi estas ĝenerale malhelgriza kolombo kun malhelblugrizaj flugiloj kaj verda irizeco en nuko. La subaj partoj estas iom rozkolorecaj. La kruroj estas ruĝaj.

Konservado redakti

Tiu specio estis klasita kiel Preskaŭ Minacata fare de la IUKN pro grava ĉaepremo, kiu eble pliiĝis. Kvankam la Santomea bronznuka kolombo povas uzi ankaŭ duarangajn arbarojn kaj iome degraditajn habitatojn, ili ankaŭ povas esti pli facile kaptataj en tiaj areoj ol en densa arbaro.[1]

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Gibbs, Barnes kaj Cox, Pigeons and Doves (Pica Press 2001) (ISBN 1-873403-60-7)
  • del Hoyo J., Elliott A. & Sargatal J. (1997) Handbook of the Birds of the World, Volume 4, Sandgrouse to Cuckoos. BirdLife International, Lynx Edicions, Barcelona, 679 p.
  • Prin J. & G. (1997) Encyclopédie des Colombidés. Éditions Prin, Ingré, 551 p.

Eksteraj ligiloj redakti