Sarkadkeresztúr (ŝarkadkerestUr) estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Sarkad. La nomo signifas Sarkad-kruco-Sinjoro.

Blazono de Sarkadkeresztúr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Sarkadkeresztúr situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, fervojo Gyula-Püspökladány preteriras, Sarkad estas proksime. Aldoniĝas al la vilaĝo eksteraj lokoj Varsányhely (varŝAnjhej) kaj Kisnyék (kiŝnjEk).

Historio redakti

La nuna Sarkadkeresztúr estis loĝata jam dum la bronzepoko, poste keltoj kaj sarmatoj vivis tie. La turkoj kaj poste aŭstroj-serboj en 1704 detruis la vilaĝon. En 1919 la rumanoj okupis la komunumon.

En la vilaĝo aŭtonomioj de ciganoj kaj rumanoj funkcias. Ne menciitaj vilaĝservoj estas kuracejo, dentokuracejo, familihelpa servo, apoteko, lernejo, infanĝardeno, biblioteko, poŝto, sportejo.

Vidindaĵoj redakti

Vidindaĵoj estas kalvinana preĝejo, katolika kaj baptista preĝdomoj kaj ortodoksa kapelo.