Saarlouis

urbo en Germanio
(Alidirektita el Sarrelouis)

Saarlouis (aŭ france Sarre-Louis) estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Saarlouis de la federacia lando Sarlando kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la urbo havis 25 583 loĝantojn. Kiel la nomo signas, Saarlouis lokiĝas ĉe la bordoj de la rivero Saar.

Saarlouis
Blazono
Saarlouis (Germanio)
Saarlouis (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • urbo
Administrado
Federacia lando Sarlando
Distrikto Distrikto Saarlouis
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06831
Poŝtkodo 66740
Aŭtomobila kodo SLS
Oficiala Municipokodo 10044115
Subdivido 8 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Roland Henz
Adreso de la administrejo Großer Markt 1
66740 Saarlouis
Demografio
Loĝantaro 34717 (stato 2022-12-31) [Saarland.de fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 19′ N, 6° 45′ O (mapo)49.3166666666676.75Koordinatoj: 49° 19′ N, 6° 45′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 181 m
Areo 43,27 km²
Oficiala retejo https://www.saarlouis.de/
vdr

Hodiaŭe, la plej grava entrepreno de Saarlouis estas Ford. Tie estas konstruataj la Ford Focus, aŭ aliaj veturoj. Necesas nur ĉirkaŭ 20 minutojn por atingi Francion el Saarlouis, kaj 45 minutojn por atingi Luksemburgion.

Dum la reĝimo de Adolf Hitler, ekde 1936 ĝis 1945, la urbo estis oficiale renomita Saarlautern, ĉar la nazia registaro volis germanigi la antaŭan, francdevenan nomon.

La vorto louis aludas la francan reĝon Ludovikon la 14-a, kiu ekkonstruis la forton de Saarlouis en 1680 por protekti la novajn limojn de sia reĝlando.

Eksteraj ligiloj redakti