Sarzens
Sarzens estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 82 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Sarzens | |
---|---|
Blazono de Sarzens | |
Sarzens | |
Ortschaft • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Brojo-Vully |
Geografia situo | CH1903: 554922 / 170188 (mapo)46.6813888888896.8494444444444Koordinatoj: 46° 41′ N, 6° 51′ O; CH1903: 554922 / 170188 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 82 |
Areo | 1,44 km² |
Alteco | 719 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1683 |
Komunumkodo | 5686 |
Mapo de Sarzens | |
Geografio
redaktiLa komunumo Sarzens situas en la Vaŭdo Mezlando sur la molasaj montetoj inter la valoj de Brojo en nordokcidento kaj de Glano en sudoriento. Oriente de la komunumo la rojo Ruisseau des Vaux formas en arbaro profundan ravinon. Al la komunumo apartens krom la vilaĝo Sarzens kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,44 km², de kiuj 15,2% estas kovritaj de arbaro, 75,9% servas por agrikulturo kaj 8,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Sarzens limas en nordo al Curtilles, en oriento al Lovatens, en sudo al Brenles, kaj en okcidento al Chesalles-sur-Moudon.
Trafiko
redaktiSarzens situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Sarzens pasas kurboriĉa flanka vojo de Chesalles-sur-Moudon al Lovatens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 22 kilometrojn norde apud Estvayer-le-Lac. Pere de poŝtaŭtolinio de Moudon al Romont la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 996 kiel villa sarningis. Dum mezepoko Sarzens apartenis al la Senjorujo Curtilles, kiu estis havaĵo de la episkopo de Laŭzano, kaj estis submetita al la Subvoktejo Lucens. Sub la berna regado ek de 1536 la komunumo apartenis al la Voktejo Moudon, kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto kaj en la jaro 2006 surbaze de la administracia reformo de Kantono Vaŭdo estis integrita al la nova Distrikto Brojo-Vully.[3]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficialaj informoj pri la komunumo Sarzens Arkivigite je 2019-07-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Sarzens – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)