Saskia Veen

nederlanda esperantisto kaj harpisto

Saskia VEEN (naskiĝis la 5-an de novembro 1959) estas nederlanda esperantisto, profesia harpisto kaj aktiva ano de la Sennacieca Asocio Tutmonda.[1] Ŝi estas la nepino de laborista esperantisto Arend Veen.

Saskia Veen
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1959 (1959-11-05) (60-jara)
Lingvoj Esperantonederlanda lingvoangla lingvo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Patro Dirk Veen
Okupo
Okupo esperantisto • harpisto
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Ekde komence de la 1980-aj jaroj Veen aktivas en la unue junulara, poste plenkreskula Esperanto-movado, kaj daŭre kontribuas al la arta programo de Esperanto-renkontiĝoj.[2][3]

En 1990 Veen kun la tenoro Edward Hoepelman publikigis muzikkasedon pri kantoj de Gabriel Fauré, Claude Debussy, Benjamin Britten kaj aliaj poetoj en tradukoj de Martin Haase, Roger Bernard kaj William Auld.[4][5]

ReferencojRedakti