Saskia van Uylenburgh

Saskia van UYLENBURGH [EJlenbirg] (naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1612, mortis la 14-an de junio 1642) estis la edzino de nederlanda pentristo Rembrandt van Rijn (Rembranto), kaj la modelo por iuj el la pentraĵoj kaj desegnaĵoj de tiu artisto.

Saskia van Uylenburgh
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1612 (1612-01-01)
en Leeuwarden
Morto 14-an de junio 1642 (1642-06-14) (30-jaraĝa)
en Amsterdamo
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Oude Kerk
Lingvoj nederlanda
Loĝloko Hejmo de Rembranto
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Familio
Patro Rombertus van Uylenburgh
Frat(in)oj Antje van Uylenburgh • Titia van Uylenburgh
Edz(in)o Rembranto
Infano Titus van Rijn
Parencoj Alida van Uylenburgh
Hendrickje van Uylenburgh
Okupo
Okupo arta manekeno
vdr
Saskia van Uylenburgh

Vivo redakti

Naskiĝinte en Leeuwarden, Saskia estis la plej juna de ok infanoj de Rombertus van Uylenburgh, juristo, urbestro, kaj unu el la fondintoj de la Universitato de Franeker. Ŝia patrino estis nomita Sjoukje Ozinga, kiu mortis kiam Saskia estis 7 jaraĝa. Ŝia patro mortis post 5 pliaj jaroj, kaj Saskia orfiĝis 12-jaraĝa.

Saskia renkontis Rembranton per sia kuzo, Hendrick van Uylenburgh, pentristo kaj art-komercisto, kiu transloĝis en 1625 de Pollando al Amsterdamo. Rembrant kaj Saskia geedziĝis la 22-an de junio 1634 en Het Bildt, kie Saskia plenkreskis kun sia fratino kaj bofrato Gerard van Loo. Alia fratino, Antje, mortis juna. Post la entombigo Saskia helpis al sia alia bofrato, la pola profesoro Johannes Maccovius, instrui teologion en Franeker.

Rembranto gajnis monan sukceson per sia artlaboroj, kaj en 1639 li kaj Saskia transloĝis al granda domo ĉe la Jodenbreestraat ("Juda Larĝa Strato"). Tiu domo staris apud la galerio de ŝia kuzo en la Juda kvartalo, kaj hodiaŭ estas la Rembranta Domo-muzeo. Tri el iliaj gefiloj mortis nelonge post siaj naskiĝoj. Je la 22-a de septembro 1641, ili baptigis filon, kies nomo estis Titus, pro lia onklino Tietje van Uylenburgh. Saskia mortis la sekvintan jaron, verŝajne pro tuberkulozo, kaj entombiĝis en la Oude Kerk ("Malnova Kirko").

Fonto redakti

  • Graaff, A. & M. Roscam Abbing (2006) Rembrandt voor Dummies ("Rembranto por stultuloj"). Addison Wesley.