het Bildt
het Bildt (53° 17′ N, 5° 40′ O (mapo)53.2833333333335.6666666666667)
estas antaŭa municipo en la provinco Frislando (Nederlando) kun kiel ĉefloko Sint Annaparochie. Ĝi havas 10 975 loĝantojn kaj situas ĉe la Vadomaro kun 15,4 km da marbordo.
Municipo Het Bildt | ||
---|---|---|
Flago de la municipo Het Bildt | Blazono de municipo Het Bildt | |
![]() | ||
Provinco | Frislando | |
Ĉefloko | Sint Annaparochie | |
Areo - Tero - Akvo |
116,48 km² 90,60 km² 25,88 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso |
10.975 (1-a de julio 2006) 121 loĝ./km² | |
Geografia situo | 53° 17′ N, 5° 40′ O (mapo)53.2833333333335.6666666666667Koordinatoj: 53° 17′ N, 5° 40′ O (mapo) | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | N393 | |
CBS-municipokodo | 0063 | |
Telefona kodo | 0518 | |
Poŝtkodo | 9047, 9075–9079 | |
Oficiala retejo | http://www.hetbildt.nl/ | |
La nomo het Bildt venas de opgebild, kio signifas «surŝlimita».
La grundo (marargilo) estas tre fekunda, kaj la regiono vivas de agrikulturo; precipe cepoj kaj plantterpomoj.
Het Bildt estis plejparte setlita de homoj el la Sud-Holando; rezulto de tio estas ke la ĝenerale parolata lingvo estas Bildts, dialekto kiu estas miksaĵo de la nederlanda (kiel ĝi estas parolata en la Suda Holando) kun la frisa.