Waadhoeke

municipo en Frislando, Nederlando
ISO

Waadhoeke estas ekde la 1-a de januaro 2018 nederlanda municipo,[1][2] Ĝi ekestis el la antaŭaj municipoj Franekeradeel, het Bildt, Menaldumadeel (Menameradiel) kaj el kvar vilaĝoj el la antaŭa municipo Littenseradeel (Littenseradiel). Laŭ la stato de 2021 en la municipo vivis 46 149 loĝantoj sur areo de 315,26 kvadrataj kilometroj, de kiu 2 km² akvo, kio rezultigas loĝdenson de 146 loĝantoj/km².

Municipo Waadhoeke

Flago de la municipo Waadhoeke

Blazono de municipo Waadhoeke

Flago de la municipo Waadhoeke Blazono de municipo Waadhoeke
Situo de la municipo Waadhoeke
nederlanda municipo
Provinco Frislando
Urbestro Marga Waanders
Ĉefloko Franeker (Frjentsjer)
Areo
 - Tero
 - Akvo
km²
km²
km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
46 149 (komence de 2021)
146 loĝ./km²
Geografia situo 53° 11′ N, 5° 32′ O (mapo)53.1833333333335.5333333333333Koordinatoj: 53° 11′ N, 5° 32′ O (mapo)
Waadhoeke (Nederlando)
Waadhoeke (Nederlando)
DEC
Waadhoeke
Waadhoeke

Map

Gravaj trafikaj arterioj A31, fervojlinio Leeuwarden-Harlingen
CBS-municipokodo 1949
Oficiala retejo http://www.waadhoeke.nl
vdr

Nomo redakti

La nomo referencas al la Vadomaro, ĉar la municipo situas en angulo (hoek) ĉe la Vadomaro.[3]

Geografio redakti

La municipo Waadhoeke konsistas el 41 oficialoj loĝlokoj, kun Franeker kiel ĉefloko.[4] En ne ĉiu antaŭa municipo la frislingvaj loknomoj estis la oficialaj, la oficialaj loknomoj en het Bildt kaj Franekeradeel estis nederlandlingvaj kaj en Littenseradeel kaj Menaldumadeel frislingvaj. La sekva listo listigas la nederland- kaj frislingvajn nomojn, aldone foje ankoraŭ nomojn en aparta loka dialekto nomata Bildts (en la listo simple nomata "dialekte"), kaj krome la nombrojn de loĝantoj laŭ la stato de januaro 2021:

Nederlanda nomo Frisa nomo Loĝantoj
Franeker Frjentsjer 12.780
Sint Annaparochie Sint Anne; dialekte Sint-Anne 4.830
Dronrijp Dronryp 3.275
Menaldum Menaam 2.665
Berlikum Berltsum 2.575
Sint Jacobiparochie Sint Jabik; dialekte Sint-Jabik 1.765
Minnertsga Minnertsgea; dialekte Minnertska 1.740
Sexbierum Seisbierrum 1.705
Tzummarum Tsjummearum 1.370
Tzum Tsjom 1.705
Marssum Marsum 1.055
Deinum Deinum 1.055
Winsum Winsum 1.025
Oudebildtzijl Aldebiltsyl; dialekte Ouwe-Syl 950
Beetgumermolen Bitgummole 910
Beetgum Bitgum 800
Vrouwenparochie Froubuorren; dialekte Froubuurt 685
Achlum Achlum 595
Oosterbierum Easterbierrum 540
Welsrijp Wjelsryp 455
Ried Rie 445
Boksum Boksum 420
Engelum Ingelum 375
Dongjum Doanjum 375
Nij Altoenae frise/dialekte Nij Altena 325
Peins Peins 260
Herbaijum Hjerbeam 260
Spannum Spannum 255
Westhoek frise/dialekte De Westhoek 255
Hitzum Hitsum 225
Wier Wier 190
Schalsum Skalsum 150
Pietersbierum Pitersbierrum 140
Zweins Sweins 125
Baijum Baaium 115
Schingen Skingen 95
Slappeterp Slappeterp 90
Blessum Blessum 80
Firdgum Furdgum 70
Boer Boer 45
Klooster-Lidlum Kleaster-Lidlum 45

Fonto: Municipo Waadhoeke/Centra Buroo de Statistiko (CBS).

 
Ritsumazijl
 
Urbodomo en Franeker

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Rijksoverheid.nl. Arkivita el la originalo je 2017-11-10. Alirita 2018-12-15.
  2. Tweede kamer stemt in met Waadhoeke Arkivigite je 2017-03-08 per la retarkivo Wayback Machine Bildtse Post
  3. Ingezonden: 'Waadhoeke heeft als naam alles in zich' Franekercourant
  4. artikolo Eén plek, centraal, een unieke kans municipo Waadhoeke