Savai Madhopur, laŭ (hindie सवाई माधोपुर) estas urbego kaj municipo en Barato, en subŝtato Raĝastano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Savai Madhopur
urbo
Administrado
Poŝtkodo 322001
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 1′ N, 76° 21′ O (mapo)26.02111111111176.353611111111Koordinatoj: 26° 1′ N, 76° 21′ O (mapo) [+]
Alto 343 m [+]
Areo 59 km² (5 900 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Savai Madhopur (Raĝastano)
Savai Madhopur (Raĝastano)
DEC
Savai Madhopur
Savai Madhopur
Situo de Savai Madhopur
Savai Madhopur (Barato)
Savai Madhopur (Barato)
DEC
Savai Madhopur
Savai Madhopur
Situo de Savai Madhopur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sawai Madhopur [+]
vdr
Malnova loĝkvartalo
Tribunalo

Demografio redakti

Savai Madhopur havis populacion de 121 106 en 2011 kun legopovo de 80%, kiu estas signife pli alta, ol la nacia averaĝo.

Geografio redakti

Savai Madhopur situas sur malaltaj montoj 421 metrojn super la marnivelo. Tonk (Raĝastano) troviĝas 59, Gangapur (Savai Madhopur) 63, Bundi 96, Baran (Barato) 104, Kota (Raĝastano) 105, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 115, Ŝivpuri 146, tutlanda ĉefurbo Delhio 303, Ĝodpur 334, tutlanda ĉefurbo Delhio 447, Mumbajo 864, Kolkato 1276 kilometrojn (aere) [1].

 
Ĝajnisma preĝejo

Historio redakti

Savai Madhopur estis konstruita ekde 1763 kiel laŭplana urbo fare de maharaĝo de Ĝajppuro. La loknomo gardas nomon de la maharaĝo.

Ekonomio redakti

Ekonomio de Savai Madhopur konsistas precipe el agrikulturo kaj turismo, dum mankas grandaj industriaj fabrikoj. Ekde 1985 oni kultivas gujavojn, post jardekoj tio estas kvazaŭ ĉefprodukto. La ideala turista sezono estas de novembro ĝis majo.

Lingvoj redakti

En Savai Madhopur la oficialaj lingvoj estas la hindia, angla kaj en:Dhundari language (dialekto de en:Rajasthani languages).

Eduko redakti

En Savai Madhopur kelkaj altlernejoj funkcias.

Religioj redakti

En Savai Madhopur plejparto de la populacio estas hinduoj (75%), krome islamanoj (20%), ĝajnistoj (iom pli, ol 4%), kristanoj, sikoj malpli 0,5%.

Klimato redakti

Savai Madhopur situas en subtropiko. Jare pluvas averaĝe po 745 mm. Inter junio-oktobro ofte pluvas pro la musonoj, en la ceteraj monatoj nur apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 18-33 °C.

 
Stacidomo

Trafiko redakti

Al Savai Madhopur venas 3 fervojaj linioj rekte el Gangapur, Kota kaj Ĝajpuro, krome 6 vojoj el ĉiuj direktoj. Loke ekzistas flughaveno, tamen uzata por eksterordinare, la plej proksima flughaveno funkcias en Ĝajpuro.

Vidindaĵoj redakti

  • pluraj preĝejoj
  • Nacia Parko (de julio ĝis decembro estas fermita) kun fortikaĵo
  • naturhistoria muzeo
  • foiroj kaj festivaloj

Fontoj redakti

  • WikiTrans