Schänis

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Schänis (stacidomo).

Schänis estas komunumo en la elektodistrikto See-Gaster, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 3478 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Schänis
Blazono de Schänis
Glisaerodromo de Schänis
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto See-Gaster
Koordinatoj  47° 9′ 0″ N 9° 3′ 0″ O / 47.15000 °N, 9.05000 °O / 47.15000; 9.05000 (mapo)
Areo 39,90 km²
Alteco 420 m super marnivelo
Poŝtkodo 8718
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Schänis
vdr

Geografio redakti

Schänis situas en la Linth-Ebenaĵo je la orienta flanko de la Linth-Kanalo norde de Weesen. Al Schänis apartenas la duono de la municipo Ziegelbrücke, kies alia parto situas aliflanke de la Linth en Niederurnen, Kantono Glaruso, kaj la municipoj Maseltrangen, Dorf, Rufi kaj Rütiberg. La plej alta punkto de la komunumo Schänis estas la pinto de la monto Speer kun alteco de 1950 m. s.m.

Trafiko redakti

La stacidomo de Ziegelbrücke estas grava fervojnodo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, kie haltas la gravaj internaciaj trajnoj de Germanio tra Zuriko al Koiro kaj de Zuriko al Aŭstrio. Ĝi estas la alirejo al la Kantono Glaruso.

Glisaerodromo redakti

Sur la teritorio de Schänis situas konata regiona glisaerodromo (ICAO-Kodo LSZX).

Historio redakti

La historio de la komunumo Schänis estas forte ligita kun la historio de la Monaĥinejo Schänis, kiun fondis Hunfrid, merkatgrafo de Retio en la jaro 806 kiel danko por sukcesas plenumigo de ambasadora vojaĝo, dum kiu li ricevis por Karolo la Granda ujon kun sango de Kristo, kiu hodiaŭ troviĝas en la Monaĥinejo en Schänis.

La fondinto de la monaĥinejo havis la rajton esti la vokto de Schänis, kiun rajton poste transprenis liaj heredantoj ĝis la jaro 1018. En 1018 la voktrajtoj transiris al la Grafoj de Lencburgo, kiuj regis en Schänis ĝis 1172. Ek de 1172 la suverenceo apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj poste ties heredantoj la Habsburganoj, kiuj en 1438 pandigis Schänis kun la tuta Gaster-lando al Ŝvico kaj Glaruso. Schänis nun estis la ĉefloko de la Gaster-lando. Dum la Helveta Respubliko inter 1798 kaj 1803 ĝi apartenis al la Kantono Linth kaj ek de 1803 al la nove fondita Kantono Sankt-Galo. Ek de 1830 ĝis 2005 Schänis estis la ĉefloko de la distrikto Gaster, kiu per la akcepto de la nova kantona konstitucio en 2005 estis kunigita kun la lago-distrikto al la nova elektodistrikto See-Gaster.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti