Screen Cartoonist's Guild

Screen Cartoonist's Guild (SCG, en Esperanto Gildo de Ekrandesegnistoj aŭ Sindikato de Animaciistoj) estis usona sindikato formita en 1938 en Los-Anĝeleso, Kalifornio. La SCG estis formita por defendi la rajtojn kaj interesojn de laboristoj de animacio en la sekvoj de protestoj en la studioj Van Beuren kaj Fleischer, kaj poste reprezentis la laboristojn kaj klopodis solvi la probleojn en la plej gravaj usonaj animaciaj studioj nome tiuj de Walt Disney Productions.

Screen Cartoonist's Guild
laborista sindikato
Komenco 1938 vd
Lando(j) Usono vd
vdr

La sindikato multe laboris por anigi desegnistojn kaj la plejmulto el la desegnofilmaj studioj agnoskis la sindikaton. Tamen, Disney malpermesadis la aniĝon de siaj dungitoj en la sindikato. Aliflanke, ekde 1937 estis kreskante malkontento inter la laboristoj de Disney. Kvankam ili havis la plej bonan salajron de tiu profesio, ili konsideris ke estis neplenumitaj promesoj pri ekstraj pagoj pro ekstraj laborhoroj. Ekzemple, "Neĝblankulino kaj la sep nanoj" havis senprecedencajn profitojn en la desegnofilma kinarto; tamen la laboristoj ne partoprenis je la profitoj (verdire, Disney ŝuldiĝis por konstrui la novajn kinstudiojn en Burbank kaj aldonite, Pinokjo kaj Fantasia ne sukcesis tiom, kiom li esperis). Krome, la nomoj de multaj laboristoj ne aperis en la finaj nomlistadoj de la filmoj.

Gravaj anoj redakti