Duaranga sektoro

(Alidirektita el Sekundara sektoro)

La Duaranga sektoro (industria sektorosekundara sektoro) estas la aro de aktivecoj, kiuj implicas la transformon de nutraĵoj kaj primaraj materioj tra la plej diversaj produktemaj procezoj. Ili kutime inkludas en ĉi tiu sektoro diversajn fakojn kiaj la jenaj: siderurgio, la mekanikaj industrioj, la kemio, la tekstilindustrio, la produktado de konsumvaroj, la komputika aparataro, la industrioj de bazo ktp. La konstruo kutime estas kalkulata aparte, ĉar ĝia graveco al li asignas propran enton.

La produktado industria en 2005.

Ĝenerale oni povas preskaŭ egaligi tiun sektoron kun la industrio.

Sube estas listo de landoj laŭ la industria produktado en 2010 (MEP). Kalkulo montriĝas en milionoj de usonaj dolaroj.

Rango Lando Produktado en reala valoro
Mondo 19,313,147
Eŭropa Unio 4,070,558
1 Usono 3,239,374
2 Ĉinio 2,756,903
3 Japanio 1,359,259
4 Germanio 921,749
5 Brazilo 560,204
6 Rusio 539,149
7 Italio 519,944
8 Britio 489,945
9 Francio 477,767
10 Kanado 413,975

Vidu ankaŭ redakti