Selnica, hungare Szelencehegy aŭ pli simple Szelence estas vilaĝo kaj samtempe centro de municipo en Kroatio, en distrikto Međimurje. La oficiala nomo hungare ĝis 1908 estis Hegykerület 7., la sama kroate ĝis 1931 Selnički breg. Ankoraŭ 10 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Selnica
municipality of Croatia
Administrado
Poŝtkodo 40314
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 636  (2021) [+]
Loĝdenso 106 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 30′ N, 16° 24′ O (mapo)46.496116.4036Koordinatoj: 46° 30′ N, 16° 24′ O (mapo) [+]
Areo 24,9 km² (2 490 ha) [+]
Selnica (Kroatio)
Selnica (Kroatio)
DEC
Selnica
Selnica
Situo de Selnica

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Selnica, Međimurje County [+]
vdr

Situo redakti

La komunumo situas sur mildaj deklivoj, laŭ rojo, inter Muro (rivero) kaj Dravo, laŭ traira flankovojo.

Historio redakti

En 1900 loĝis en la komunumo 1465 da homoj (1398 kroatoj, 36 hungaroj, 6 germanoj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Csáktornya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Kroatio.