Sergiusz Rudkowski

Sergiusz Rudkowski (naskiĝis la 21-an de novembro 1873 en Lucko, mortis printempe 1944 en Lucko) – karaima poeto, verkisto, aganto, pseŭdonomo Ha-Roddi (hebree: הרדי 'Timanta Dion') aludas al pli frua formo de la nomo de la familio Rudkowski: Rudy.

Sergiusz Rudkowski
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1873 (1873-11-21)
en Lucko
Morto 1-an de januaro 1944 (1944-01-01) (70-jaraĝa)
en Lucko
Lingvoj karaima vd
Ŝtataneco Rusia ImperioPollandoSovetunio vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Sergiusz Rudkowski devenis de familio de voliniaj karaimoj, estis filo de Zeĥarja kaj Zara el domo Sinani.

Diplomito de reallernejo en Lucko. Kiel socia aganto kaj aktiva partoprenanto de la renoviga movado pri la karaima lingvo povis partopreni la unuan Tutrusian Kunvenon de Karaimoj en Eŭpatorio en 1911 kiel observanto. En 1913 fondis kaj redaktis ruslingvan revuon "Sabach" (Mateno), temanta pri la sociaj problemoj de karaimoj. Pro la milito aperis en 1914 nur unu volumo de la revuo.

Ĝis t.n. Oktobra revolucio en 1917 laboris kiel juĝeja sekretario en Volodimir Volinskij, de kie, dum daŭro de la bolŝevika puĉo, estante cara oficisto, evakuiĝis antaŭ la germana armeo kaj restis dum kelka tempo en Kievo kaj en Krimeo. Kun la lasta ligis lin ankaŭ familiaj ligoj; kelkfoje vizitis Krimeon antaŭ eksplodo de la unua mondmilito. Post la milito, eniro al teritorio de Sovetunio jam estis malfacila, tial liaj vojaĝoj pli maloftis.

En 1918 revenis al Lucko kaj ĝis 1933 laboris kiel kancelaria adjunkto en Trezor-Ĉambro. La 9-an de aŭgusto 1923 edziĝis al Tamara Majewska, pol-rusdevena. Tio estis unu el la unuaj miksaj geedziĝoj inter karaimoj en Lucko. La nupton donis al ili plenumanta devojn de hazano Mojsej Nowicki.

La plej gravaj laboraĵoj redakti

  • Tezgieninde (Kiam atendis), verso, publikigita en la revuo "Myśl Karaimska" (Karaima penso), 1 (1928/4-5), p. 34
  • Indew (Alvoko), verso, publikigita en revuo "Karaj Awazy" 1 (1931), p. 21; la tria kaj kvara verso de la versaĵo estis presita en broŝuro Łuwachłar dert jiłha (Kalendaro por kvar jaroj), Łuck 1932, p. 3
  • Bijen uwłum (Ĝoju, la filo), verso, publikigita en "Karaj Awazy" 2 (1931), p. 37
  • Dostłar. Satyr kotarmak tirlikten jizip-ałhan [originala traduko Amikoj. Gaja skizo el la vivo prenita), porsceneja verko, Presejo Ekspres, Łuck 1931 (p. 1-8)
  • Korutkan dżuwaherłer (Protektitaj diamantoj), artikolo, publikigita en: "Karaj Awazy" 2 (1931), p. 19-20
  • Nece sez bizin kutułmahymyz icin (Kelkaj vortoj pri nia savo), artikolo, publikigita en "Karaj Awazy" 1 (1931), p. 14-16

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti