Blankagorĝa kanario
La Blankagorĝa kanario (Serinus albogularis) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn.
Blankagorĝa kanario | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankagorĝa kanario
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Serinus albogularis (Smith, 1833) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Distribuado kaj habitato redakti
Ĝi troviĝas en kelkaj landoj de Suda Afriko kiaj Angolo, Bocvano, Namibio kaj Sudafriko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj kaj altaltitudaj herbejoj.
Aspekto redakti
La Blankagorĝa kanario estas malgranda birdo ĉirkaŭ 15 cm longa kun ĝenerala griza al sablokolora plumaro kaj flava aŭ flavverdeca pugo ege kontrasta en tiom senkolora birdo. Ĝi havas fortikan kornokoloran bekon kaj brunajn irisojn. Kvankam ne tiom markate kiom ĉe la Mozambika kanario aŭ aliaj samgenranoj, ankaŭ tiu ĉi specio montras la helajn kapopartojn nome superokula strio, subvanga makulo kaj mentono, el kiuj la gorĝareo ege elstaras ĝis la punkto ke pravigas la nomigojn en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie "atrogularis" estas kunmetaĵo kiu signifas same kiel la esperanta nomo. Ties kruroj estas brunaj. La masklo kaj la ino havas similajn eksterajn aspektojn, kaj junuloj similas al plenkreskuloj.[1]
Referencoj redakti
- ↑ Mclachlan, G. R.. (1978) “865 White-throated Seed-eater”, Roberts Birds of South Africa, Illustrated by Lighton, N. C. K.; Newman, K.; Adams, J.; Gronvöld, H, 4‑a eldono, The Trustees of the John Voelcker Bird Book Fund.
- BirdLife International 2009. Serinus albogularis Arkivigite je 2011-06-05 per la retarkivo Wayback Machine. 2009 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 22an de marto 2007.