Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Sesdek ok estas romano, verkita de la sveda verkisto Sten Johansson kaj eldonita de Mondial en Novjorko en 2021.

Sesdek ok
Aŭtoro Sten Johansson
Eldonjaro 2021
Urbo Novjorko
Eldoninto Mondial
vdr

Tra la okuloj de juna sveda esperantisto studanta la francan literaturon en Parizo, la aŭtoro prezentas la tiutempan socian situacion en Francio. Li intermiksas siajn priskribojn kun aferoj de interhomaj rilatoj, de amo kaj amoro, kiujn li lerte uzas por ilustri diversajn politikajn movadojn kaj individuajn konvinkiĝojn.

La jaro 1968 estis grava okazo, kiam populariĝis novaj ideoj kontraŭaj al tiuj de la “reganta klaso”. La ĉefrolulo de la romano estas esperantisto, sed ĝia plej interesa aspekto estas la priskribo de la etoso de tiu jaro sesdek ok.

La premio Laŭro de la Akademio por 2022 estis aljuĝita al la verkisto por tiu ĉi verko. [1]

Recenzoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti