Laŭro de la Akademio de Esperanto
La Laŭro de la Akademio de Esperanto, aŭ simple la Laŭro de la Akademio estas premio kiun la Akademio de Esperanto «donas al la aŭtoroj de la plej bonaj aperintaj verkoj»[1]. La verkoj estas
Jam en fruaj tempoj la Akademio de Esperanto atribuadis al verkistoj premiojn; la verkistoj estis, laŭ la jaroj kaj diversaj regularoj, nomumataj “laŭditaj” aŭ “kronitaj”. La verkoj premitaj estis titolitaj "Kronita verko de la Akademio".
Laŭ «Historio de la Akademio de Esperanto» de Carlo Minnaja[2], la sinsekvo de la premiitaj verkoj estas jena:
1914Redakti
- Estu homo! de Charles Wagner; el la franca trad. Sam Meyer, 1912; prietika broŝuro.
- Rikke — Tikke — Tak de Hendrik Conscience; el la nederlanda trad. Maria Elworthy-Posenaer, 1912; romano.
- Mirinda amo de Heinrich August Luyken, 1913; romano.
- La vendetta (el la itala: “La venĝo”) de Honoré de Balzac; el la franca trad. Marcel Merckens, 1911; novelo.
- Rolandkanto; el la mezepoka franca trad. Eugène Noël, 1906; eposo.
1923Redakti
- Hermano kaj Doroteo de Goeto; el la germana trad. Benno Küster, 1911; eposo.
- Idoj de Orfeo de Hendrik Bulthuis, 1923; romano.
1924Redakti
- Preter la vivo de Julio Baghy, 1922; poemaro.
- Johano la brava de Sándor Petőfi; el la hungara trad. Kálmán Kalocsay, 1923; versa popolfabelo.
1927Redakti
- Kataluna antologio, red. Jaume Grau Casas, 1925.
1928Redakti
- Dancu Marionetoj! de Julio Baghy, 1927; novelaro.
1929Redakti
- Prozo ridetanta de Raymond Schwartz, 1928; novelaro.
- La tajdo de Nikolao Hohlov, 1928; poemaro.
- La Alta Kanto de la Amo de Teo Jung, 1927; poemo.
- Fabiola de Nicholas Wiseman; el la angla trad. Ramo (Maria Milsom), 2ª eld. 1928; historia romano.
- Luno de Izrael de Henry Rider Haggard; el la angla trad. Edward S. Payson kaj M.C. Butler, 1928; historia romano.
1930Redakti
- La Leono de Flandrujo de Hendrik Conscience; el la nederlanda trad. Hendrik Bulthuis, 1929.
Post la jaro 1930ªRedakti
Post 1930 premioj ne plu estis atribuataj, jen pro manko de konkursantoj, jen ankaŭ tial, ke la regularo postulis, ke la eldonejo sendu senpagajn juĝekzemplerojn (tiutempe paperajn) al la akademianoj (tiutempe maksimume dek ok) kaj tio estis iom peza por la eldonejoj. Sinsekvaj ŝangoj de la statuto de la Akademio ĉiam antaŭvidis la eblecon doni premion aŭ laŭdan mencion por la plej bonaj aperintaj verkoj. Post la reorganiziĝo de la lingvaj institucioj, ankaŭ la nova statuto de la Akademio (1948) antaŭvidas eblecon doni premiojn. Tiu ebleco estis unuafoje aplikita nur en 2021 kun nova regularo, kiu antaŭvidas unu solan premion ĉiujare por verko aperinta en la lasta jarkvino. La ĵurio, aganta nome de la tuta Akademio kaj ŝanĝebla ĉiujare, por la jaro 2021 konsistis el Carlo Minnaja (prezidanto), Javier Alcalde, Edmund Grimley Evans, Nikolao Gudskov, Jesper Jacobsen, Valentin Melnikov, Barbara Pietrzak.
2021Redakti
- Mi stelojn jungis al revado de Mikaelo Bronŝtejn, 2016; historia romano.
Ekstera ligiloRedakti
- La regularo pri la «Laŭro de la Akademio».
NotojRedakti
- ↑ «Statuto de la Akademio de Esperanto», Artikolo 2.
- ↑ Carlo Minnaja: «Historio de la Akademio de Esperanto», eld. Itala Esperanto-Federacio, 2018.