„ Okaze de la centa datreveno de la granda flandra aŭtoro la tradukistino volis alporti la esprimon de sia admiro al la verkisto. Por plenumi tiun celon ŝi konigis al la Esperantistoj unu el liaj verkoj. En tiu rakonto Conscience montras al la leganto la belan erikejon kiu estas apud Antverpeno. La flandra animo ploras aŭ ridas en flandra. Pejzaĵo, kiu estas tiel kunligita kun la personoj, ke ĝi fariĝas preskaŭ vivanta estaĵo. Esperanto alportas al ni plezuron ĉar ni povas per ĝi en iu ajn loko de l' mondo partopreni la sentojn de ĉiu sentema homo por la malgranda lando de lia naskiĝo. Tion pensis la tradukistino kiu el la verkaro de Conscience elprenis eble la plej bonodoran floron por prezenti ĝin al ciuj Esperantistoj, kiuj loĝas malproksime de la poeziplena flandra lando. ”