Fabiola (angle Fabiola or, the Church of the Catacombs) estas romano pri la katakomboj de la brita kardinalo Nicholas Wiseman.

Fabiola
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Nicholas Patrick Stephen Wiseman
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1854
Ĝenro romano
Loko de rakonto Roma regno
vdr

Temas pri interesa rakonto, kiu priskribas la morojn de la romianoj kaj de la unuaj kristanoj.

La ĉefrolulino estas virino nomata Fabiola kiu nuntempe estas honorata en la Katolika Eklezio kiel sanktulino.

En Esperanto aperis

redakti

La romanon esperantigis, el la angla, la verkistino Maria Milsom (Rano) en 1911; la dua eldono estis reviziita de Emmanuel Robert, ampleksis 437 paĝojn kaj enhavis 24 bildojn. Ĝi estis Kronita verko de la Akademio.

Recenzo

redakti
 
 Tiu libro prezentas interesan studon pri la moroj de la romana societo kaj pli speciale de la kristanoj en Romo je la fico de la kvara jarcento. Kun tiu historia priskribo, la aŭtoro lerte miksis intrigon, kiu ĝin vivigas.

Ĉirkaŭ Fabiola vivas krudaj paganoj, kiuj pli kaj pli inspiras al si malestimon kontraŭ la naciaj dioj ; tre klera, ŝi tralegis ĉiujn volumojn de famaj filozofoj, sed neniam trovis en ili kontentigon ; restas en ŝia animo peza dubo pri la gravaj problemoj de la mistera postmorto, de la nekonata celo de la vivo. Kristanajn doktrinojn ŝi malamas kaj konsideras kiel amason da ridindaj kaj malnoblaj superstiĉoj, pri kiuj ŝi volas absolute nenion scii. La tuta intereso de la rakonto konsistas do en tio : kiel ŝi grade proksimiĝos al la nova religio ? Tion kaŭzas la ekzemploj donataj ĉirkaŭ ŝi de neblaj karakteroj, kies kristanecon ŝi nescias : Agnes, ŝia kuzino, ekzekutata en sia dekkvina jaro pro fideleco al la kredo ; Sebastiano, la brava oficiro de ia imperiestra gvardio, kiu ne timas konfesi al sia mastro, ke li estas adepto de la nova doktrino ; kaj precipe Sira, la orienta sklavino, kiu konigas al Fabiola la kristanajn instruojn, kaŝante nur ilian nomon. Jam tre emigita al tiu alta, neniam predikita filozofio, la fiera romana patriciino konvertigas, post kiam la fidela Sira ŝin savis de mortigo. Kion diri pri la stilo ? Ni ne bezonas prezenti al la amantoj de bona Esperanta literaturo la tradukinton de « Dankon », « Kredo kaj Scio ». « Eĉ en doloro ni estu ĝoja » kaj ĉefe « En Svislando ». Tia verko estas

nova pruvo pri la rezultato, kiun talenta uzanto kapablas tiri el la klasika Fundamento Esperanta. La libro meritas esti ĉie legata kaj diskonigata, ĉar ĝi fortigos nian konfidon al la valoro de nia lingvo. 
— Belga Esperantisto n038 (dec 1911)
 
 Mi kredas, ke anglaj samideanoj ekmiros, leginte sur la kovrilo de ĉi tiu volumo la noton “el la angla lingvo tradukis E. Ramo.” Mi konfesas sen honto, ke neniam antaŭe mi aŭdis la nomon de la verko. Ĉu, laŭ ĝenerala opinio, Esperantista recenzisto havas la rajton kritiki la elekton de iu verko por traduko, mi ne scias. Tamen mi supozas, ke neniu anglo pretendus, ke Fabiola estas iel tipa de la angla literaturo. Ŝajnas al mi, ke tradukanto havas la devon, prezenti al la mondo verkojn de la plej alta speco, aŭ almenaŭ bonajn verkojn karakterizajn, el nacia literaturo. Certe, se ni volas realigi la sonĝon pri mondo-literaturo, tion ni devas atenti. Tradukite en multajn lingvojn, la nuna verko havas, oni diras, grandan cirkuladon sur la kontinento. Ĝi estas katolika romano, kun la celo sentigi al la fideluloj vivan impreson de la doloroj de la unuaj kristanaj martiroj. Al mi, ĝi ŝajnas nereala pledo por la martireco: la religio ja devus servi por la vivo, ne por la morto, ĉu ne ? Mi ne povas eĉ gratuli la eldonistojn pri la ilustraĵoj, kelkaj el kiuj estas krudaj. Tamen, lasante flanke la cititajn

konsiderojn, mi konstatas, ke la teksto mem, se ne majstra estas almenaŭ bona. Mi limigos miajn rimarkojn al kelkaj esprimoj. “ Tranĉado” (p. 37) estus pli bone tranĉo ; “ĝenerale” (p. 133) ŝajne devus esti pli ofte, aŭ ordinare ; “ ripetigis” (p. 133), ripetis ; “ŝpari neniun” (p. 224), indulgi neniun. Ĉiam “ne jam” (ekz., p. 270) estas uzita anstataŭ la Zamenhofa “ankoraŭ ne.” Sur p. 385, “pluraj” estas uzita anstataŭ kelkaj, ŝajne sen bona motivo. “Kandidatizo” aperas sur p. 215, kie mi preferus vidi simple kandidato. Ĉe vortoj kiel “'disĉiplo,” “martiro” kaj “kandidato,” ne estas necese, ordinare, montri sekson ; kio per si

mem estas jam sufiĉe klara pro la kunteksto. Ĉio ĉi tio kaj aliaj signoj malpermesas al mi nomi la stilon “majstra,” kaj cetere mankas al la libro tiu delikata gusto ĉe la elekto de vortoj, tiu ĉarme trafa tuŝo de majstro
— NOREMAC. La Brita Esperantisto - Numero 092, Aŭgusto (1912)
 
 Ni ne devas skribi laŭdon pri tiu bone konata klasika libro. Ĝia traduko havas grandegan signifon por la Esperanto - movado, precipe en la katolikaj rondoj. Laŭ lingva vidpunkto ĝi estas ekzemplo. La eldono estas plej zorge farita. Unuvorte, ni senhezite povas rekomendi la verkon al ĉiu grupo kaj al ĉiu esperantisto kiu deziras kumneti kolekton de bonaj Esperanto-libroj. 
— Belga esperantisto n159 (maj 1928)