Malfermi la ĉefan menuon
Shankha Ghosh

Shankha Ghosh [ŝankha ghoŝ; bengale: শঙ্খ ঘোষ] (n. 6an de februaro 1932) estas barata poeto kaj literaturisto. Lia poezio inspiris tutan generacion de poetoj en la bengala. Li naskiĝis en la distrikto Chandpur, nun en Bangladeŝo. Li studis la bengalan lingvon kaj literaturon, kaj instruis en pluraj kolegioj kaj universitatoj en Kolkato. Li estas konata kiel fakulo pri la vivo kaj verkaro de Rabindranath Tagore.

Ghosh gajnis la prestiĝan premion Gjanpith en 2016.