Sharon den Adel
(Alidirektita el Sharon den adel)
Sharon den Adel, naskiĝinta je la 12-a de julio 1974 en Waddinxveen (Nederlando), estas nederlanda kantistino, parolverkistino kaj kunfondantino de la nederlanda simfonia metalroka grupo Within Temptation.
Sharon den Adel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de julio 1974 (49-jaraĝa) en Waddinxveen |
Lingvoj | nederlanda • angla |
Loĝloko | Sud-Holando |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | heavy metal singer • kantoverkisto • mododezajnisto |
Ŝi multe vojaĝis dum sia infanaĝo kaj komencis partopreni en diversaj grupoj en 1988, 14-jaraĝa. En 1996 ŝi renkontis la gitariston Robert Westerholt kun kiu ŝi kunfondis la grupon Within Temptation. Ili kune havas tri infanojn.
Ŝia voĉo estas mezosoprana.