Sic et Non

libro far Abelardo

Sic et non ("Jes kaj Ne") estas verko de Petro Abelardo (1079-1142), en kiu la teologo kaj filozofo kuraĝe rimarkigis ke la Sanktaj Skriboj kaj la instruaĵaro de la Patroj de la Eklezio entenas diversloke memkontraŭdirajn asertojn kiujn li metis vidalvide ĉe konfronto.

Sic et Non
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Abelardo
Lingvoj
Lingvo Mezepoka latino
Eldonado
vdr

La paskvilo, verkita post la koncilio de Soissons (aprilo 1121), estas dividita laŭ tri partoj: en la unua («Prologo») estas formulitaj la principoj kiuj permesu akordigi inter si la ŝajnajn kontraŭdiraĵojn reliefiĝantajn (plejparte tio estas imputita al plursignifo de la sama vorto); en la dua (verka kerno plurfoje rearanĝita kiel rimarkite de Abelardo mem) estas rikoltitaj la citaĵoj el la Sanktaj Skriboj kaj la diraĵoj de la Ekleziaj Patroj; en la tria, male, registriĝas citaĵoj el la Retractationes (korektoj, revizioj) [1] de Sankta Aŭgusteno de Hipono.

Le senco de la verko (de multaj taksata lerneja ekzercaĵo celanta montri al disĉiploj aplikadon de la dialektika logiko al la teologio) kuŝas en la provo oponi al certa blinda dogmemo en la interpreto, rigide laŭlitera, de la tekstoj, ĉar nur per tia logiko eblas trafi la realan sencon.

Citaĵo
 Dubinte, fakte, ni puŝiĝas al serĉado; kaj kritike esplorante ni atingas la veron» Prologo) de Sic et non: "Dubitando quippe ad inquisitionem uenimus; inquirendo ueritatem percipimus"

Klara invito de Abelardo eniri pliprofunden la pritekstan kritikon.

Redaktoj de la verko redakti

La kodeksoj en kiuj la verko atingis nian epokon transdonas kvar sinsekvajn versiojn, laŭ la historia rekonstruo de Constant Mews [2]. Kronologiorde ili estas:

  • Redakto Z (de 1121)
  • Redakto TCEBS (inter 1121 kaj 1126)
  • Redakto DL (post la antaŭa, tamen en sama periodo)
  • Redakto MKAk (inter 1127 kaj 1132)

Kodeksoj redakti

  • Z = Zurigo, Zentralbibliothek 325 (Car. C. 162), ff. 23r-38v
  • T = Tours, Bibliothèque Municipale 85, 3, ff. 106rb-118v
  • C = Montekasino, Archivio della Badia 174, pp. 277-451
  • E = Einsiedeln, Stiftsbibliothek 300, pp. 1-74
  • B = Breŝo, Biblioteca Quiriniana, A.V. 21, fols. 14-64v
  • S = Torino, Biblioteca Nazionale, MS E. v. 9 (749)
  • D = Douai, Bibliothèque Municipale, 357, fols. 140-155v
  • L = Londono, British Museum, Royal 11 A v, fols. 73-98v
  • M = Munkeno, Bayerische Staatsbibliothek, Clm. 18926, fols. 14v-105v
  • K = Cambridge, University Library, Kk 3.24, fols. 67v-159
  • A = Avranches, Bibliothèque Municipale, 12, fols. 132-207
  • k = Cambridge, Corpus Christi College, 165, pp. 1-355

Bibliografio redakti

  • Pietro Abelardo, Sic et non. Kompleta latina teksto latino, zorge de Peter King.
  • Pietro Abelardo, Sic et non: A Critical Edition. Ed. Blanche B. Boyer and Richard McKeon. Chicago: The University of Chicago Press, 1976.
  • Barrow, Julia. “Tractatus magistri Petri Abaelardi de sacramento altaris.” Traditio 40 (1985): 328-36.
  • Buytaert, E. M. General introduction to Petri Abaelardi opera theologica. CCCM 11. Turnholt 1969. p. xiii.
  • Mews, Constant. General introduction to Petri Abaelardi opera theologica. CCCM 13. Turnholt 1987. p. 21 and p. 51.
  • Mews, Constant. "On Dating the Works of Peter Abelard." Archives d'histoire doctrinale et littéraire du moyen âge 52 (1985): 73-134; ristampa: idem. Abelard and His Legacy. Aldershot 2001.

Eksteraj ligiloj redakti

[3]

[4] Arkivigite je 2011-01-11 per la retarkivo Wayback Machine