Siegmund Friedrich Dresig

Siegmund Friedrich DRESIG (ankaŭ: Sigismundus Dresigius aŭ Siegmund Friedrich Dresick) (* 1-an de oktobro 1700 en Vorberg; † 11-an de januaro 1742 en Lepsiko) estis germana lingvisto pri malnovaj lingvoj kaj pedagogo.

Siegmund Friedrich Dresig
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1700 (1700-10-01)
Morto 11-an de januaro 1742 (1742-01-11) (41-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Gymnasium St. Augustin
Okupo
Okupo klasika filologo • ĥorestro
vdr

Vivo redakti

Dresig naskiĝis en 1700 je Vorberg en malsupra Luzacio. Ekde 1719 ĝis 1724 li lernis ĉe gimnazio St. Augustin en Grimma[1]. Ekde 1724 li studis ĉe Universitato de Lepsiko, finante ĉi tion en 1730 per magistr ekzameno kaj poste per habilitiĝo. Ekde 1734 ĝis 1742 li estis vicrektoro ĉe Thomas-lernejo je Lepsiko. Tiutempe Johann Sebastian Bach tie laboris kiel kantoro. Dresig transprenis ties devojn pri la latininstruo kompense de 50 taleroj (la duono de la salajro de Bach).[2][3]

Kune kun Johann Erhard Kapp li disputis litere kontraŭ Christian Siegmund Georgi kaj ties kritiko kaj ekzegezo de la nova testamento.

Kune kun sia kuzo Adam Heinrich Dresig li verkis en 1738 la artikolon: Sigism. Frider. Dresigii Epistola animadversiones in Fabri Thesaurum complectens: qua viro clarissimo atque amplissimo domino Adamo Henrico Dresigio.[4]

Dresig sinmortigis en 1742 je Lepsiko.

Literaturo redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti