Sigismondo Carlo Castelbarco
Sigismondo Carlo CASTELBARCO (naskiĝis la 9-an de januaro 1661 en Loppio, mortis la 3-an de marto 1708) estis itala juristo kaj teologo kaj inter 1697 kaj 1708 princ-episkopo de Chiemsee.
Sigismondo Carlo Castelbarco | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 9-an de januaro 1661 en Loppio | ||||
Morto | 3-an de marto 1708 (47-jaraĝa) | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1697–) katolika sacerdoto (1687–) vd | ||||
| |||||
Episkopo de Chiemsee | |||||
Dum | 1697–1708 | ||||
Antaŭulo | Sigmund Ignaz von Wolkenstein-Trostburg | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiEstante de nobela origino li studis jursciencojn en Salcburgo, Mantuo kaj Romo estante intertempe asistanto ĉe la Tribunalo de la Roma Rota. Ekde 1678 li estis kanoniko en la Princĉefepiskoplando Salcburgo kaj iĝis en la 1684-a jaro kapitulano je Passau. Post ordinacio en la 19.3.1687 li nomumitis unu jaron poste fare de la salcburga ĉefepiskopo Johann Ernst von Thun und Hohenstein prezidanto de la kortega konsilio. Krome estis Castelbarco imperiestra sekreta konsilisto.
Post la morto de la chiemsee-a episkopo Sigmund Ignaz von Wolkenstein-Trostburg Castelbarco posteulis lin en la 5.5.1697. En 1698 li fariĝis arkiepiskopa sekreta konsilisto. Por si kaj siaj posteulontoj li ricevis la bienon Zellhof en Salcburgio pri kio baldaŭ poste necesis rezigni. Alternative li sukcesis liberigi la posedon de Unteres Weiherschlössel kiu ja apartenis al la chiemsee-a posedataro sed ludonitis ekde la komenco de la 17-a jarcento al salcburgaj kapitulanrajt-havantoj. La jam fare de la antaŭulo jesita alikonstruo de la ensalcburga rezidejo de la chiemsee-aj aŭtoritatoj (Chiemseehof) finiĝis dum la regado de Castelbarco. En 1699 li iĝis estro de la sekreta konsilantaro.
Kiam li intencis kunvoki en 1699 al la monaĥejo de Herrenchiemsee diocezan sinodon li nevole ekkverelis kun la herrenchiemsee-a preposto kiu ankaŭ estis arkidiakono kaj tiufunkcie rajtis akcepti aŭ neakcepti novajn animzorgantojn. Tia kompetenca neklaro ne antaŭ 1707 solviĝis. Post la verdikto ja akceptitis la rajtoj de la episkopa moŝto koncerne Herrenchiemsee-klostron sed tute ne la rajton okazigi sinodojn ene de la klostra kirko - kiu ankaŭ estis episkopa katedralo! Sekve ĉiuj estontaj sinodoj ĝis 1807 (la jaro kiam neniigitis la episkoplando) okazis en la paroĥa preĝejo de St. Johann (Tirolo).
Dua kverelo estiĝis kun la salcburga arkiepiskopo mem kiam Castelbarco ordinis je Chiemseehof pastrojn sen antaŭa konsento de la loka episkopo. La eĉ antaŭ la Roma kurio farita proceso finiĝis en 1705 en favoro de la neinformita salcburga episkopo. Verŝajne pro tio Castelbarco laŭ la volo de la imperiestra kortego de Vieno, kiun li tre ŝatis, iĝu posteulo de la ofte malsana princ-episkopo Otto de la Bourde de Gurk. Vere Bourde postvivis lin je kelkaj monatoj.
Literaturo
redakti- Erwin Naimer: "Castel-Barco (Castro-Barco) Sigmund Carl Reichsgraf von (1661–1708)". Ĉe: Erwin Gatz: Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches 1648–1803, ISBN 3-428-06763-0, p. 59–60