Silenen

komunumo en Kantono Urio, en Svislando
Silenen
Blazono de Silenen
La lageto de Golzern en la Maderaner-Valo, Komunumo Silenen
Kantono Urio
Distrikto En Kantono Urio ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj  46° 47′ 29″ N 8° 40′ 10″ O / 46.79139 °N, 8.66944 °O / 46.79139; 8.66944 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 29″ N 8° 40′ 10″ O / 46.79139 °N, 8.66944 °O / 46.79139; 8.66944 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2251
Areo 144,78 km²
Alteco 510 m super marnivelo
Poŝtkodo 6473 Silenen
6474 Amsteg
6475 Bristen
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Silenen
Information icon.svg
vdr

Pri la komunumoRedakti

Silenen estas komunumo en Kantono Urio, en Centra Svislando. Ĝi havis 2251 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

GeografioRedakti

La komunumo Silenen konsistas krom el la ĉefvilaĝo Silenen mem el la vilaĝoj Amsteg kaj Bristen. Dum Silenen kaj Amsteg situas en apud la rivero Reuss en ties valo, Bristen situas kelcentmetrojn pli alte en la Maderaner-Valo, flanka valo de la Reuss-Valo. La tri vilaĝoj siaflanke konsistas el multnombraj malgrandaj setlejoj. Kun areo de 144,78 km² Silenen estas la plej granda komunumo de la kantono laŭ tereno kaj apartenas ankaŭ al la plej grandaj komunumo de tuta Svislando, tamen la plej granda parto nome 68,1% de la tereno estas dezertaj, do rokoj aŭ glaxeroj. Sur la komunuma teritorio situas la Brunni kaj la Hüfi-Glaĉero. Supre de Bristen en la Maderaner-Valo situas la Lago de Golzern, kiu atingeblas per aertelfero. La plej alta punkto de la komunumo estas la montopinto Schärhorn kun alteco de 3295 m s.m. Alia alta pinto en Silenen estas Gross Düssi kun alteco de 3256 m s.m.

Najbaraj komunumojRedakti

La komunumo Silenen limas en nordnordokcidento al Schattdorf, en nordo al Unterschächen, en nordnordoriento al Urnerboden, kiu estas eksklavo de Spiringen, en nordoriento al Linthal (GL), en oriento al Disentis (GR), en sudo al Tujetsch (GR), en okcidento al Gurtnellen, kaj en nordokcidento al Erstfeld.

TrafikoRedakti

Ek de la 1990-aj jaroj en la stacidomoj de Amsteg kaj Silenen ne plu haltas pasaĝeraj trajnoj. La persontransporto funkcias per busoj de la Svisaj Federaciaj Fervojoj kaj diversaj poŝtaŭtolinioj. De Bristen al la alpopaŝtejo de Golzern ekzistas aertelfero.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo al la Gotardo-Pasejo kaj la svisa aŭtovojo A2, el kiu ekzistas alveturejo en Amsteg.

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio de Silenen datiĝas el la jaro 857 kiel Silana[1], tiu de Amsteg datiĝas el la jaro 1280 kiel Stege.[2]

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Fonto: Teksto pri la historio de Silenen en la retejo de la komunumo[rompita ligilo]
  2. Fonto:Hans Stadler: Amsteg en la Historia Leksikono de Svislando (2001-07-09)

Eksteraj ligilojRedakti

  •   Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Silenen