Tujetsch
Tujetsch estas komunumo de la komunumaro Cadi/Disentis kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1791 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009. La ĉefloko de la komunumo estas Sedrun.
Tujetsch | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Surselva |
Komunumaro | Cadi/Disentis |
Koordinatoj | 46° 41′ 0″ N 8° 46′ 0″ O / 46.68333 °N, 8.76667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ 0″ N 8° 46′ 0″ O / 46.68333 °N, 8.76667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1791 |
Areo | 133,91 km² |
Alteco | 1450 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7188 |
Komunumkodo | 3986 |
Geografio
redaktiTujetsch estas la plej okcidenta komunumo de Kantono Grizono. Ĝi situas en la supra parto de la distrikto Surselva, la fontregiono de Antaŭa Rejno. La Lago de Toma sur alteco de 2345 m m.s. estas konsiderata kiel la fonto de la Antaŭa Rejno. La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Péz Tgietschen, kies kulino situas sura alteco de 3327 m s.m. La komunumo konsistas el la ĉefloko Sedrun kaj norde de Rejno la frakcioj Tschamut, Selva, Rueras/Dieni, Camischolas/Zarcuns, Gonda kaj Bugnei, kaj sude de Rejno Surrein kaj Cavorgia.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Tujetsch limas en nordo al Silenen (UR), en nordoriento al Disentis/Mustér, en sudoriento al Medel (Lukomagno), en sudo al Quinto (TI), en sudokcidento al Airolo (TI).
Trafiko
redaktiTra Tujetsch pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Ilanz tra Disentis kaj Oberalppasejo al Andermatt. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de la Matterhorn-Gotthard-Fervojo de Disentis tra Operalppasejo kaj Furkatunelo tra Brigo al Zermatt en Kantono Valezo. Kiam vintre la pasejvojo estas fermita la fervojo estas la unika trafikkonekto de Grizono al okcidento. Al sudo ekzistas pasejo kun piedvojo al Airolo en Kantono Tiĉino nome la Bornengopasejo kaj norden la Chrützli-Pasejo al Maderanervalo en Kantono Urio, kiu ankaŭ nur piede paseblas.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Tujetsch datiĝas el la jaro 1237 kiel Thiuesch. La teritorio de Tujetsch estis loĝita ekde la 8-a jarcento flanke de Disentis. La komunumo dum mezepoko apartenis al la tribunalo Cadi. Ekde la 12-a jarcento al Tujetsch almigris valzoj. Ili romanĉiĝis ĝis la 15-a jarcento, tamen restis multaj alemanlingvaj loknomoj. [1]
Referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti