Silenta plimulto

koncepto de politiko
(Alidirektita el Silentema plimulto)

La silenta plimulto estas esprimo, kiu reflektas argumenton pri la ekzisto de grupo, kiu konsistigas plimulton en aparta populacio, sed ne esprimas siajn opiniojn publike, kaj tial donas la impreson, ke la opinio de la pli voĉema malplimulto estas la opinio de la plimulto. La unua registrita uzo por ĉi tiu termino okazis en la angla, en 1874, sed ĝi havis malsaman signifon, ĉar tiam ĝi referencas al la mortintoj.

Afiŝo de Okupo Wall Street, de septembro 2011.

Politiko redakti

 
Donald Trump kaj subtenantoj partoprenas amaskunvenon en Muscatine, Iovao en januaro 2016. Multoblaj subtenantoj tenas supren signojn, kiuj legas "La silenta plimulto staras kun Trump".

La frazo akiris popularecon en la 1960-aj jaroj, kiam usona prezidanto Richard Nixon asertis ke liaj politikoj estis subtenataj de la plimulto de civitanoj, sed ke ili ne ĝenis esprimi siajn opiniojn. La 3-an de novembro 1969, li diris: "Kaj sekve, al la granda silenta plimulto de miaj kunulaj usonanoj, mi petas vian subtenon ĉi-vespere." La frazo ankaŭ aperis en la vortoj de la deputito de Nixon, Spiro Agnew, la 9-an de majo 1969: "Alvenis la tempo por ke la silenta plimulto de Usono defendu ĝiajn rajtojn. Memoru, ke la usona plimulto inkluzivas ĉiujn malplimultojn. La silenta plimulto de Usono estas embarasita de la neracia protesto."

Kontraŭ la "silenta plimulto" oni argumentas, ke ĝi ne zorgas pri la estonteco de la komunumo, do la "bruema malplimulto" sentas, ke ĝi havas pravigon por treni la ĝeneralan publikon en siajn ideologiajnpolitikajn aspirojn.

Ekde la 1980-aj jaroj la frazo fariĝas pli kaj pli uzata ĉefe en Usono, kaj de tie al la anglalingvaj landoj kaj la tuta mondo.

En la Interreto redakti

La silenta plimulto en la Interreto estas priskribo por grupo de ĉirkaŭ 80% de interretaj uzantoj en la epoko de Retejo 2.0 kiuj konsistigas fonan spektantaron pasivan kaj sindetenas fari malkaŝan Interretan agadon. En interretaj komunumoj ekzistas regulo 90-9-1, laŭ kiu 90% de la retumantoj tute ne kontribuas al la reto, 9% de la retumantoj malmulte kontribuas dum nur 1% multe kontribuas, alŝutas, kreas kaj redaktas enhavon en la reto. En blogoj la procento de kontribuoj estas pli malgranda kaj staras ĉirkaŭ 95-5-0.1 kaj en Vikipedio la nombroj estas eĉ pli ekstremaj 99.8-0.2-0.003. Ĉi tiu kondiĉo kaŭzas fenomenon nomatan partoprena malegaleco [1].

Fono redakti

En la epoko de Retejo 2.0 plej multe de la reteja enhavo estas alŝutita kaj redaktata de la retumantoj mem. Retumantoj fariĝis aktivaj produktantoj de enhavo kaj ne nur pasivaj konsumantoj. Kvankam la reganta opinio estas, ke en epoko, kiam la Interreto servas kiel libera mondo por krei enhavon kaj esprimi opiniojn, la retumanto havas multegon da ebloj kaj ĉiuj kontribuas al la reto. Tamen en la praktiko, la situacio estas malsama, kaj ekzistas la problemo de la libera pasaĝero, situacio en kiu la plej multaj retumantoj ĝuas la avantaĝojn de Interreto sed ne kontribuas kaj fidas je malgranda procento de retumantoj kiuj kreas kaj redaktas enhavon.

Partoprena malegaleco redakti

 
"Ni estas la 99%" afiŝo referencante la polan Solidarecan movadon.

Partoprena malegaleco estas koncepto elpensita de Jakob Nielsen en siaj esploroj, laŭ kiu kontraŭe al populara kredo ke ekzistas partoprena egaleco inter retumantoj, la situacio fakte ne estas tia kaj la procento de retumantoj kiuj kontribuas al la reto estas tre malgranda. Malegaleco ekzistas ĉie en la reto, ekzemplo de kiu estas la retejo de Amazon kie nur 1% de klientoj kontribuas recenzojn.

Tiu fenomeno havas kelkajn malavantaĝojn: parta kaj malpli fidinda informo eldonita en la reto, kiel entrepreno kiu havigas sugestojn (formo de kontrolo pri la kvalito de la servo, retrosciigo) al siaj klientoj sed ne ricevas plian reprezentan specimenon ĉar nur tre malgranda procento de la klientoj respondas. Konsumanto serĉanta produktajn recenzojn trovos tre malgrandan nombron da recenzoj kaj opinioj. Tio rezultas en manko de diverseco de opinioj kaj riĉa publika diskurso.

Kvankam la fenomeno de partoprena malegaleco ĉiam ekzistos, gravas la grado, kaj ekzistas diversaj manieroj por ĝin redukti: faciligi kaj oportune uzi la partoprenan interfacon, rekompenci kontribuantojn al la reto, instigi redaktadon de enhavo - pli facila agado ol krei tute novan enhavon, promocii kvalitajn kontribuaĵojn kaj pli.

En Esperanto aperis redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Nielsen, J. (9a de Oktobro, 2006). Participation Inequality: Encouraging More Users to Contribute. Alertbox
  2. Behind the Occupy Wall Street slogan ‘We Are the 99%’ | The Washington Independent