Simeiza observatorio


La Simeiza observatorio (ruse Симеизская обсерватория) estas astronomia observatorio en Krimeo (Ukrainio), apud la loĝloko Simeizo. Antaŭ la mezo de la 1950-aj jaroj la observatorio estis memstara scienca institucio; nun ĝi apartenas al la Krimea astrofizika observatorio. Nuntempe en la observatorio oni plenumas la esploradon de la sputnikaj orbitoj per la uzado de laseroj.

Simeizo

Radioteleskopo RT-22 en la Simeiza observatorio

Radioteleskopo RT-22 en la Simeiza observatorio
Organizaĵo -?-
Kodo 094[1]
Loko  Ukrainio
 rk. Krimeo
 u. Simeizo
Koordinatoj 44° 25′ 5″ N, 33° 59′ 51″ O (mapo)44.41803888888933.9974Koordinatoj: 44° 25′ 5″ N, 33° 59′ 51″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Krimeo

Simeizo (Krimeo)
Simeizo (Krimeo)
DEC
Simeizo
Simeizo
Simeizo

Map

Alto 360 m
Fondita 1908
Retejo ukraine>>>
ruse: >>>
angle: >>>
Teleskopo
RT-22 Radioteleskopo
vdr

Omaĝe al la Simeiza observatorio oni nomis la asteroidon 748 Simeisa, kiun malkovris G. N. Neujmin la 14-an de marto 1913.

Historio redakti

La observatorio estis fondita de la amatora astronomo N. S. Malcov; komence ĝi havis nur 2 malgrandajn teleskopojn. En la jaro 1908 la fondinto donacis la observatorion al la Rusia Akademio de Sciencoj. Surbaze de tiu donaco oni organizis en Simeizo la Krimean filion de la Pulkova observatorio (kies ĉefsidejo troviĝas apud Sankt-Peterburgo. En la jaro 1925 oni muntis ĉi tie 1-metran reflektan teleskopon.

Dum la Dua mondmilito la observatorio estis plene ruinigita; plej multaj ekipaĵoj estis perditaj. La 30-an de junio 1945 oni decidis renovigi la observatorion, sed jam kiel memstaran Krimean astrofizikan observatorion. Samtempe oni konstruis novan teleskopon kun pli ol 2 metrojn granda spegulo (tiutempe ĝi estis la plej granda en Eŭropo kaj Sovetio). La observatorio havas ankaŭ radi-teleskopon kun la anteno 22 metrojn granda.

Nuntempe la observatorio apartenas al la Krimea astrofizika observatorio, kies ĉefsidejo nun troviĝas en la loĝloko Nauĉno apud Baĥĉisarajo.

Ĉefoj de la observatorio redakti

...

Instrumentoj redakti

...

Esploroj redakti

...

Vidu ankaŭ redakti

...

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

...