Simon Aarse

nederlanda esperantisto
(Alidirektita el Simon AARSE)

Simon AARSE (naskiĝis la 23-an de decembro 1900; mortis la 13-an de februaro 1986 en Amsterdamo) estis nederlanda esperantisto, aktiva en Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).

Simon Aarse
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1900 (1900-12-28)
en Amsterdamo
Morto 13-an de februaro 1986 (1986-02-13) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Aarse lernis Esperanton en 1930 kaj aranĝis multajn kursojn kaj paroladojn ne nur en Nederlando, sed ankaŭ en Svedujo. En la Komuna Esperanto-Gazeto de la nordiaj landoj li prizorgis lingvan rubrikon "La spegulo de Esperanto" en la 1970-aj, traktinte gramatikajn, etimologiajn kaj terminarajn demandojn. Al la SAT-periodaĵoj Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo li kontribuis per tradukoj kaj artikoloj, ekzemple pri "La filozofo de la homa feliĉo", Spinoza, "La socia spegulo de William Shakespeare" kaj similaj temoj.

Verkoj redakti

 
Naciismo kaj Esperantismo, 1981.
  • 1981/2005: Naciismo kaj Esperantismo (Broŝurservo de SAT, 1981, 2-a eld. 2005)

Rete legeblaj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti