Simon Vincent VERHOEVEN (naskiĝis la 20-an de junio 1972 en Munkeno) estas germana aktoro, scenaristo kaj reĝisoro.

Simon Verhoeven
Persona informo
Naskonomo Simon Vincent Verhoeven
Naskiĝo 20-an de junio 1972 (1972-06-20) (51-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Michael Verhoeven
Patrino Senta Berger
Frat(in)o Luca Verhoeven
Okupo
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristo • filmaktoro
vdr

Vivo redakti

Simon Verhoeven estas la filo la aktorino Senta Berger kaj de la reĝisoro kaj kuracisto Michael Verhoeven, kaj estas frato de Luca Paul Verhoeven. Ĝis sia 17-a vivjaro li ludis futbalon por la klubo TSV 1860 München en la plej alta nacia junulara ligo, sed tiam pro forta vundiĝo fare de futbalisto de kontraŭa teamo devis fini tiun karieron. En 1991 li per abitura ekzameno finis la lernejajn jarojn kaj ses monatojn poste en Novjorko komencis studi en la renoma aktora lernejo Lee Strasberg Theatre and Film Institute. Jaron poste li en Bostono plustudis ĵazan kaj filmmuzikan komponadon. En 1995 li akceptiĝis en la Tisch School of Arts de la novjorka universitato kaj tie studis filman reĝisoradon. Jam jaron poste li reĝisoris sian unuan filmon, "100 Pro", kaj nomumiĝis por la "subtena premio germana filmo" (Förderpreis Deutscher Film).

Kiel aktoro li interalie kunlaboris kun la reĝisoroj Sönke Wortmann, Doris Dörrie kaj Roland Suso Richter. En 2008 li aktore videblis en la filmdramo Mogadischu pri terorisma ostaĝigo de germana pasaĝera aviadilo en 1977 - tiu filmo sekvajare ricevis premion kiel plej bona germania televida filmo de la jaro.

Sekve li transprenis reĝisoradon de la komedia kineja filmo Männerherzen kun interalie la aktoroj Christian Ulmen, Til Schweiger kaj Nadja Uhl, ankaŭ verkis la scenaron kaj elektis la muzikon por tiu filmo. Pro la filmo li ricevis la Bavaran Film-Premion de 2009 en la kategorio de la plej bona scenaro, kaj aldone tiujare ricevis la filmpremion Jupiter de germaniaj kinejo-spektantoj. Samjare li reĝisoris la daŭrigan filmon Männerherzen … und die ganz ganz große Liebe kun la samaj aktoroj. Ĝi kineje ekvideblis en septembro 2011 kaj plurajn semajnojn estis la plej sukcesa kineja filmo. Tiu filmo en novembro 2011 rikoltis la plej gravan germanian amaskomunikilan premion, Bambi, en la kategorio de plej bona nacia filmo tiujara. Aldone ĝi en januaro 2012 ricevis la Bavaran Film-Premion de la kategorio elekto de la germaniaj kinejo-spektantoj.

Listo de filmoj (elekto) redakti

Kiel reĝisoro redakti

  • 1996: Music Takes U High
  • 1997: Phone (mallonga filmo)
  • 1999: Nice Meeting you (mallonga filmo)
  • 2001: 100 Pro (auch scenaro kaj filma muziko)
  • 2009: Männerherzen (ankaŭ scenaro kaj filma muziko)
  • 2011: Männerherzen … und die ganz ganz große Liebe (ankaŭ scenaro kaj filma muziko)

Kiel aktoro redakti

  • 1994: Stockinger
  • 1994: Mutters Courage
  • 1995: Doppelter Einsatz
  • 1995: Wasilisa die Schöne
  • 1995: Party Girl
  • 1999: Mit fünfzig küssen Männer anders
  • 1999: krimfilma serio Kommissar Rex – epizodo Späte Sühne
  • 1999: Natalie 3
  • 1999: Zerbrechliche Zeugin
  • 2000: Vino Santo
  • 2000: Abgedreht
  • 2000: krimfilma serio SOKO 5113 – epizodo Tod an der Fahne
  • 2001: Die Windsbraut (Bride of Wind)
  • 2001: Wenn nur noch die Liebe zählt
  • 2001: 100 Pro
  • 2002: Die schnelle Gerdi
  • 2002: krimfilma serio SOKO Kitzbühel – epizodo Sonnenwendfeuer
  • 2002: Feiertag
  • 2003: Das Wunder von Bern
  • 2003: Die Rosenheim-Cops
  • 2003: Da wo die Heimat ist
  • 2003: Das wilde Leben
  • 2004: Der Fischer und seine Frau
  • 2004: Mädchen, Mädchen 2
  • 2004: Unter Brüdern
  • 2004: Vernunft und Gefühl
  • 2004: Unter weißen Segeln
  • 2004: Wen die Liebe trifft
  • 2005: Letztes Kapitel
  • 2005: Im Sommerhaus
  • 2005: Alles außer Sex
  • 2005: Eine Liebe am Gardasee
  • 2005: Unter weißen Segeln – epizodo Odyssee der Herzen
  • 2006: SOKO 5113 – epizodo Mord wie im Groschenroman
  • 2006: Zwei Bräute und eine Affäre
  • 2007: Alles außer Sex
  • 2007: SOKO Donau – epizodo Gestrandet
  • 2007: Stellungswechsel
  • 2008: Mogadischu
  • 2008: Doctor’s Diary
  • 2008: Kleine Lüge für die Liebe
  • 2009: Männerherzen
  • 2009: Mamma kommt!
  • 2010: Laconia

Eksteraj ligiloj redakti