Sinagogo de Trenčín

(Alidirektita el Sinagogo (Trenčín))

La Sinagogo de Trenčín apartenas al la plej belaj kaj interesaj konstruaĵoj de Slovakio en urbo Trenčín.

Sinagogo de Trenčín
sinagogosinagogo
Bazaj datoj
Konstrustilo secesia arkitekturo vd
Estiĝo 1913
Lando Slovakio vd
Situo Trenčín
Situo
Geografia situo 48° 53′ 40″ N, 18° 2′ 23″ O (mapo)48.8944518.03959Koordinatoj: 48° 53′ 40″ N, 18° 2′ 23″ O (mapo)
Sinagogo de Trenčín (Slovakio)
Sinagogo de Trenčín (Slovakio)
DEC
Sinagogo de Trenčín
Sinagogo de Trenčín
Situo de Sinagogo de Trenčín
Map
Sinagogo de Trenčín
vdr

Historio redakti

La judoj konstruis la malnovan lignan sinagogon en tiam hungara urbo Trencsén en 1781. En la sama loko ili konstruis la nun videblan sinagogon inter 1912-1913. En 1918 la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio transprenis en Trenčín la judan komunumon de preskaŭ 2.000 membroj. Malĝoja ĉapitro en la historio de la judeco estas tio, kiam slovakaj faŝistoj deportis la judojn en 1941. Ili grandparte pereis, granda parto el la postvivantoj elmigris al Israelo. Dum la 2-a mondmilito la sinagogo estis damaĝita. Post la rekonstruo la ŝtato uzis ĝin, kiel magazeno por vestoj. Inter 1974-1984 ĝi renoviĝis. Nuntempe en la sinagogo troviĝas ekspozicio. En 1990 ĉe la malantaŭo de la konstruaĵo en malgranda ĉambro renkontas hodiaŭ nur eta grupo de judaj kredantoj.

Konstruaĵo redakti

La sinagogo estas la kulmino de tradiciismo, sed en modernisma stilo uzante modernan teknologion de betono. La konstruaĵo situas laŭ granda placo. La sinagogo miksas plurajn stilojn kiel eklektikismo, sed imponas la Art Nouveau kaj bizanca stiloj. En la mezo granda kupolo etendiĝas. Sur la fasado arkado dominas, flanke 2 malaltaj kolonaj turoj situas kun la suproj estas malgrandaj kupoloj.

Fontoj redakti

  • slovaka Vikipedio