Sinagogo Westend de Frankfurto

La inter la jaroj 1908 kaj 1910 konstruita sinagogo de la urboparto Westend ("okcidenta finaĵo" ... de la mezepoka urbocentro) - germane simple nomata Westendsynagoge - estas la plej granda sinagogo en la germania urbo Frankfurto ĉe Majno kaj la spirita centro de la urba juda komunumo. Ĝi estas la sola el antaŭe kvar grandaj urbocentraj sinagogoj, kiu forte damaĝite pretervivis la detradon de la pogromoj de novembro 1938 kaj la sekvajn bombadojn de la Dua Mondmilito. Ĝis la pereo de la juda vivo en Frankfurto pro la persekutoj en Nazia Germanio, ĝi estis la preĝejo kaj kunvenejo de la reformema, liberala alo de la urba juda komunumo. En 1950 ĝi post provizora renovigo estis reindaŭgurita kiel sinagogo, kaj inter la jaroj 1989 kaj 1989 kaj 1994 estis restaŭrita laŭ la origina stato.

Sinagogo Westend de Frankfurto
sinagogo
Bazaj datoj
Konstrustilo Secesio vd
Arkitekto Franz Roeckle vd
Estiĝo 1910
Lando Germanio vd
Situo Frankfurto ĉe Majno
Situo
Geografia situo 50° 7′ 16″ N, 8° 39′ 52″ O (mapo)50.12118.66444Koordinatoj: 50° 7′ 16″ N, 8° 39′ 52″ O (mapo)
Sinagogo Westend de Frankfurto (Hesio)
Sinagogo Westend de Frankfurto (Hesio)
DEC
Sinagogo Westend de Frankfurto
Sinagogo Westend de Frankfurto
Lokigo de Hesio en Germanio
Situo de Sinagogo Westend de Frankfurto
Map
Sinagogo Westend de Frankfurto
vdr
la sinagogo Westend en Frankfurto ĉe Majno, vidata de sudokcidento en marto 2012

Historio redakti

Post kiam en 1806, kadre de politikaj ŝanĝoj instigitaj fare de la napoleona armeo, malvalidiĝis antaŭa leĝo ke la urbaj judoj devus loĝi en urbocentra geto, la pli riĉaj inter la frankfurtaj judoj forlasis la loĝejojn en la "juda strato" (Judengasse), kie antaŭe la urba judaro devis kunvivi en multe tro malgranda areo. Komence ili translokiĝis al la orienta parto de la urbocentro, sed ekde la jaro 1860 multaj liberalaj judoj translokiĝis al la tiam urbgita, "nova" kvartalo Westend en la okcidenta parto de la urbocentro, kie ekestis vastaj, helaj pluretaĝaj loĝdomoj kun reprezentaj avenuoj, multaj konstruaĵoj de la urba universitato kaj ampleksa parko kun botanika ĝardeno.

En 1908 laŭ planoj de la arkitekto Franz Roeckle estis komencigita konstruo de nova sinagogo. Ĝi kombinis elementojn de la tiam aktuala arkitektura stilo, kiu germane nomatas Jugendstil kaj france Art Déco, kun elementoj prenitaj el antikvaj asiriaj kaj egiptiaj temploj. La kerna sinagoga konstruaĵo kun impona vasta kupolo estis inaŭgutita la 28-an de septembro 1910. Temis pri la kvara granda sinagogo de la frankfurta urbocentro kaj pri la unua ekster la antaŭaj limoj de la mezepokaj urbaj remparoj. Malsame al en tradiciaj, ortodoksaj sinagogoj, en kiuj la virinoj nur rajtas preĝi en aparta virina sinagogo aŭ en supra interna balkono, la kompleta preĝa salonego estis permesata kaj por virinoj kaj por viroj. La vicoj de sidlokoj tamen estis dividitaj laŭ seksoj, la viroj dekstre kaj la virinoj maldekstre. En la salonego inkluzive de la interna balkono povis sidi 1600 homoj. Sekve la sinagogo Westend post la strikte ortodoksa sinagogo proksime de la parka zono Friedberger Anlage ĉe la norda parto de la eksa urba remparo estis la dua plej granda sinagogo de la urbo.

Apud la sinagogo situis unuetaĝa antaŭhalo, kiu ĉirkaŭis malgrandan internan korton. En flanka alo troveblis administraj ĉambroj, malgranda semajntaga sinagogo, kunvenejoj kaj loĝejoj por la rabeno kaj por la pordisto.

La 10-an de novembro 1938 kadre de la pogromoj de novembro 1938 grupo de nazioj kontraŭ la rezisto de la kristana pordisto perforte eniris la sinagogon kaj bruligis la internon. La veninta fajrobridado estingis la fajron, malsame kiel en la aliaj tiunokte bruligitaj sinagogoj de Frankfurto, kie la vokita fajrobrigado nur evitis ke najbaraj domoj ankaŭ ekbrulu. Tiel la sinagogo restis la sola en Frankfurto, kiu pretervivis la nokton, kvankam la tegmento kaj la preĝhalo pro la fajro estis forte damaĝitaj kaj la sinagogo ne plu uzeblis.

Ĝis la neniigo de la juda komunumo redakti

Tuj post la bruligo la liberala sinagoga rabeno, Georg Salzberger, estis malliberigita kaj transportita al la nazia koncentrejo Dachau en Bavario. Post lia reliberiĝo en aprilo 1939 li sukcesis fuĝi al Anglio, kie li iĝis rabeno de la germanlingva juda komunumo de Londono.

La saman monaton la juda komunumo de Frankfurto estis perfortita vendi ĉiujn posedaĵojn signife sub la vera valoro al la urbo Frankfurto. La malkonstruokostoj de la detruitaj sinagogoj, kies ruinoj jam en januaro 1939 estis forigitaj, estis aldone minusitaj de la vendoprezo. La fasade apenaŭ difektita sinagogo Westend post la perforta vendo estis la sola juda konstruaĵo en la urbo kiu ne estis komplete forigita. Dum la Dua Mondmilito ĝi estis meblostokejo por frankfurtaj familioj kiuj perdis siajn loĝejojn pro bombado, kaj ankaŭ servis kiel kulisodeponejo de la urba operejo. En marto 1944 la konstruaĵo estis trafita de aliancanaj bomboj, kiuj grave difektigis ĝin.

La liberalisma kaj en 1852 disbranĉiĝinta ortodoksa judaj komunumoj de Frankfurto en 1939 estis nazie devigitaj al unu komunumo, por administri la kontrolon kaj postan amasmurdon de la komunumanoj. Inter oktobro 1941 kaj septembro 1942 pli ol 10 000 frankfurtaj judoj estis fortransportitaj al la naziaj mortigejoj, plejparte al la koncentrejoj Theresienstadt kaj Majdanek. Ĝis marto 1945, du semajnojn antaŭ la alveno de la usona armeo al Frankfurto, ankoraŭ pliaj frankfurtaj judoj estis transportitaj al la koncentrejoj, foje unuope, sed foje ankaŭ en grupoj de ĝis 300 personoj.

Pli ol 11 000 el la fortransportitoj estis murditaj en la koncentrejoj, proksimume 400 ankoraŭ vivis kiam liberiĝis la murdejoj. En Frankfurto mem fine de la mondmilito ankoraŭ vivis pli-malpli 160 judoj.

La nova juda komunumo redakti

 
panoramo de la preĝhalo
 
la frunta flanko

Tuj post la fino de la Dua Mondmilito la nova urba registaro, instalita de la usona armeo, fondis oficejon kiu provizu helpon al la travivintaj judoj. Ĝis la somero de 1945 proksimume 400 judoj revenis al la urbo.

La 12-an de septembro 1945 (la 5-an de tiŝrio 5706 laŭ la juda kalendaro) okazis la unua diservo en la forte damaĝita sinagogo Westend. Predikis rabeno Leopold Neuhaus, kiu inter la jaroj 1939 kaj 1942 estis la lasta frankfurta rabeno kaj pretervivis la militon en la nazia koncentrejo Theresienstadt.

Multaj membroj de la nove fondita juda komunumo, inter ili ankaŭ rabeno Neuhaus, en la sekvaj jaroj elmigris al Norda Ameriko aŭ al Palestino. Aliflanke ĝis la jaro 1949 alvenis pli ol 5000 judaj "delokigitaj personoj" (mallongigitaj DP, origine laŭ la angla formo displaced persons) el Orienta Eŭopo al Frankfurto, eksaj malliberigitoj en naziaj koncentrejoj aŭ punlaborejoj, kiuj ne povis aŭ volis reveni al la landoj el kiuj ilin forpelis la nazioj. La usona armeo loĝigis ilin en amasloĝejo de la frankfurta urboparto Zeilsheim. Iuj el ili restis en Frankfurto kaj ne elmigris. Ili kreis la kernon de la nova juda komunumo de Frankfurto, kiu ĝis la jaro 1949 kreskis ĝis pli ol 2000 personoj.

La 6-an de septembro 1950 la rekonstruita sinagogo inaŭguriĝis. Por la celebraĵo alvenis sinagoga ĥoro el Parizo, kaj la eksa sinagoga rabeno Georg Salzberger, intertempe vivanta en Londono, al la novaj komunumanoj en prelego bildigis la judan vivon de la antaŭholokaŭsta urba juda komunumo. La konsekron celebris la landa kaj komunuma rabeno Wilhelm Weinberg, kiu kiel posteulo de Leopold Neuhaus estis veninta al Frankfurto. En la interno de la sinagogo el la antaŭmilite eksa pompo fariĝis la sobra, sendekora dezajno de la 1950-aj jaroj. Arkitektoj de la sinagoga rekonstruo estis Max Kemper kaj Werner Hebebrand. Multaj renovigaj agoj restis provizoraj, unuflanke ĉar nur kvin jarojn post la finiĝo de la mondmilito en la milite forte detruita urbo tre mankis publika mono, kaj aliflanke ĉar apenaŭ iu kredis pri estonteco de la urba juda komunumo post la Holokaŭsto - kaj la lokaj judoj kaj la nejudaj aŭtoritatoj kredis ke iom post iom la urbaj judoj tamen elmigros el Germanio.

Inter la jaroj 1988 kaj 1994 laŭ planoj de la arkitekto Henryk Isenberg la sinagogo estis amplekse renovigita. Kiam sub la provizoraj muroj de la postmilita rekonstruo ekvideblis surprize multa origina konstrusubstanco, la komunumo kaj urba konsilantaro decidis pri pli historie preciza rekonstruo.[1] La konstrukostojn de 8,5 milionoj da germanaj markoj dividis la federacia registaro de Germanio, la federacia lando Hesio, la urbo Frankfurto ĉe Majno kaj la juda komunumo. La 29-an de aŭgusto 1994 la renovigaj laboroj finiĝis per festa celebraĵo.

Literaturo redakti

  • Frankfurter Historische Kommission (eld.): Frankfurt am Main – Die Geschichte der Stadt in neun Beiträgen (Frankfurta historia komisiono: Frankfurto ĉe Majno - la historio de la urbo en naŭ kontribuaĵoj"). Eldonejo Jan Thorbecke Verlag, Sigmaringen 1991, ISBN 3-7995-4158-6 (Veröffentlichungen der Frankfurter Historischen Kommission 17).
  • Georg Heuberger (eld.), Wer ein Haus baut, will bleiben. 50 Jahre Jüdische Gemeinde Frankfurt am Main. Anfänge und Gegenwart. ("Kiu konstruas domon, volas resti. 50 jaroj da juda komunumo Frankfurto ĉe Majno. Komencoj kaj nuntempo."), Eldonejo Societäts-Verlag, Frankfurt am Main 1998, ISBN 3-7973-0692-X
  • Georg Heuberger (eld.), Und keiner hat für uns Kaddisch gesagt...Deportationen aus Frankfurt am Main 1941 kaj 1945 ("kaj neniu por ni diris la preĝon 'kadiŝo'… deportadoj el Frankfurto ĉe Majno inter 1941 kaj 1945"), Eldonejo Stroemfeld, Frankfurt am Main/Basel 2005, ISBN 3-87877-045-6
  • Rachel Heuberger, Helga Krohn: Hinaus aus dem Ghetto. Juden in Frankfurt am Main 1800-1950. Begleitbuch zur ständigen Ausstellung des Jüdischen Museums ("El la geto! Judoj en Frankfurto ĉe Majno inter 1800 kaj 1950. Libro akompana al la konstanta ekspozicio de la juda muzeo de Frankfurto"). Eldonejo S. Fischer, Frankfurt am Main 1997, ISBN 3-10-031407-7
  • Eugen Mayer: Die Frankfurter Juden ("la judoj de Frankfurto"), Frankfurt am Main 1966, Eldonejo Waldemar Kramer

Notoj redakti

  1. germanlingva artikolo en la gazeto Frankfurter Allgemeine Zeitung (FAZ) de la 26-a de oktobro 2010, paĝo 29: Eine Zuflucht in der Schwere unserer Tage ("rifuĝejo en la pezo de niaj tagoj")

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Westend-Synagoge en la germana Vikipedio.