Sinagogo de Tarcal
La Sinagogo de Tarcal estas historia monumento, nuntempa laŭokaza bildekspoziciejo.
Sinagogo de Tarcal | |||
---|---|---|---|
sinagogo | |||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Tarcal | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 7′ 46″ N, 21° 20′ 49″ O (mapo)48.12943321.34703Koordinatoj: 48° 7′ 46″ N, 21° 20′ 49″ O (mapo) | ||
| |||
Historio redakti
Oni supozas, ke la sinagogo estis konstruita inter 1790 kaj 1810. En fino de la 2-a mondmilito la judoj deportiĝis al Aŭŝvico, la konstruaĵo estis forlasita, tial ĝi ruiniĝis. Lastmomente antaŭ la kaduka stato finna negocisto aĉetis la domaĉon, poste renovigis ĝin. En la etaĝo loĝejo funkcias, en la teretaĝo laŭokazaj bildekspoziciejoj estas videblaj.
Konstruaĵo redakti
La unuetaĝa baroka sinagogo estas pli simpla, ol la proksima Sinagogo de Mád. Ĝi situas sur montetodeklivo sola en korto kaj ĝi formas brikon. En la fasado kovrita ŝtuparejo reliefas, kiun iam la virinoj uzis. En la flanka parto troviĝas la ĉefenirejo, kiun la viroj uzis. Super la enirejo estas videbla tabulo pri la historia monumento. Interne origine estis nur sola ĉambro, la lumo venis tra 2 pli grandaj fenestroj. La galerio por virinoj sur la etaĝo same estas 2 fenestroj, tamen pli malgrandaj.