Sint-Kruis

kvartalo de Bruĝo, Flandrio, Belgio

Sint-Kruis estas vilaĝo en la belga provinco Okcidenta Flandrio, ekde 1971 partkomunumo de la provinca ĉefurbo Brugge. Ĝi troviĝas oriente de la historia urbocentro. Ĝi havas areon de 16,84 km² kaj nombris fine de 2012 15.955 loĝantojn, tio estas 13,6% de la bruĝa loĝantaro.

Sint-Kruis
municipality section • vilaĝo
Administrado
Poŝtkodo 8310
Demografio
Loĝantaro 15 892  (2014) [+]
Loĝdenso 1 156 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 13′ N, 3° 15′ O (mapo)51.21393.2503Koordinatoj: 51° 13′ N, 3° 15′ O (mapo) [+]
Alto 7,58 m [+]
Areo 13,75 km² (1 375 ha) [+]
Sint-Kruis (Okcidenta Flandrio)
Sint-Kruis (Okcidenta Flandrio)
DEC
Sint-Kruis
Sint-Kruis
Situo de Sint-Kruis

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sint-Kruis (Brugge) [+]
vdr
Blazono de Sint-Kruis
Situo de Sint-Kruis en Bruĝo

Historio redakti

La origina centro de Sint-Kruis troviĝis en Male, ĉe la N9 (Maalse Steenweg), iama sinjorejo je tri kilometroj de la nuna centro. Kiel Assebroek, Sint-Kruis origine estis parto de Sijsele.

Sint-Kruis unuafoje estas menciita en dokumento de 1089. Jam tiam ekzistis kapelo dediĉita al la Sankta Kruco.

Post la konstruo de la dua remparo de Bruĝo, Sint-Kruis estis duonigita. La parto ene de la remparo poste iĝis la urbocentra paroĥo Sankta Anna.

De 1795 (la franca epoko) ĝis 1971 (anekso al Bruĝo) Sint-Kruis estis sendependa komunumo.

Kastelo de Male redakti

Kie nun estas la kastelo de Male, en la 9-a jarcento estis konstruita defenda turo kontraŭ la Vikingoj. La nunan kastelon verŝajne konstruigis la flandra grafo Filipo de Alzaco (1142-1191). Laŭ legendo[1][2] Thomas Becket, ĉefepiskopo de Canterbury, inauĝuris ĝin en 1166. Dum la postaj jarcentoj ĝi estis plurfoje okupita de militistoj, detruita kaj rekonstruita.

Komence de la 20-a jarcento ĝi estis posedaĵo de nobelula familio. Post ĝisfunda renovigo de 1954 ĝis 2013 en ĝi troviĝas la Sankta Trudo-monaĥinejo. En 2010 la monaĥinoj vendis la bienon al privatulo.

Paroĥoj redakti

Nun estas tri paroĥoj. La plej malnova estas Sankta Kruco. La preĝejo de Sankta Francisko el Asizo konstruiĝis en 1969, por nova kartalo ĉirkaŭ Damse Vaart kaj Zuidervaartje. En la 1990-aj jaroj sekvis preĝejo dediĉita al Thomas Becket por la nova kvartalo Malehoek.

La Sankta Kruco-preĝejo estis inaŭgurita en 1614 kaj pligrandigita en 1651. En 1851 ĝi estis malkonstruita kaj pli granda novgotika preĝejo anstataŭis ĝin. Arĥitekto estis Pieter Croquison; la internon desegnis Jean Bethune (1821-1894), la pioniro de la novgotiko en Belgio. En 1963 la novgotika polikromio malaperis sub blanka farbo.

Sur la tombejo ĉirkaŭ la preĝejo estas tomboj de pluraj riĉaj familioj de Bruĝo, kiuj malŝatis la centran tombejon de la urbo en Steenbrugge.

Politiko redakti

Listo de la estroj de la sendependa komunumo Sint-Kruis:

  • 1800-1806: François Timmerman
  • 1806-1811: Valentin Jacoby
  • 1811-1830: Judocus Van Cleemput
  • 1830-1847: Adolphe-Alphonse Goupy de Beauvolers
  • 1847-1855: Marie Jean Visart de Bocarmé
  • 1855-1860: Joseph Hoste (waarnemend)
  • 1860-1861: Charles De Lange (waarnemend)
  • 1861-1888: Jules de Bie de Westvoorde
  • 1889-1895: Gustave-Amedée Visart de Bocarmé
  • 1896-1921: Ferdinand de Maleingreau d'Hembise
    • 1915-1921: Karel Van Robays (anstataŭanta Ferdinand de Maleingreau, kiu militservis dum la Unua Mondmilito)
  • 1922-1933: Charles Casteleyn
  • 1934-1946: Pieter Janssens
    • 1941-1942: Gaston Meire (dummilita, ne en la oficiala listo)
  • 1946-1970: Didier de Pierpont

Evoluo de la loĝantaro redakti

19-a jarcento redakti

Jaro 1806 1816 1830 1846 1856 1866 1876 1880 1890
Loĝantoj 1100 1196 1473 1856 1774 1918 2115 2201 2676
Rezultoj de popolnombradoj je 31 decembro

20-a jarcento ĝis anekso al Bruĝo redakti

Jaro 1900 1910 1920 1930 1947 1961 1970
Loĝantoj 3300 4250 4925 6242 7935 11.033 13.522
Rezultoj de popolnombradoj je 31 decembro

Referencoj redakti

  1. P. Vanderschaeghe (1987): Male stede en de Paercke, Male waar wij wonen, Brugge, blz. 35.
  2. F. Barlow (1986): Thomas Becket, University of California Press, Berkeley, blz. 118.

Eksteraj ligiloj redakti