Skároš situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Skároš, hungare Eszkáros (eskAroŝ) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Szkáros (skAroŝ).

Situo redakti

Skároš situas laŭ la hungara landlimo, laŭ rojo, fine de sakovojo. Košice troviĝas 20 km-ojn.

Historio redakti

La loko estis unue menciita en la jaro 1270 en formo "Skarus". Iam baldaŭe fortikaĵo konstruiĝis, kiu iĝis ruino jam en 1458. En 1910 loĝis en Eszkáros 431 homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Hernádzsadány, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj deportiĝis al Hungario, dume alvenis slovakoj el Sovetunio. En 2001 loĝis en Skároš 1013 homoj, (991 slovakoj). Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj senkontrole estas traireblaj.

Vidindaĵoj redakti

  • restaĵoj de la fortikaĵo
  • klasikisma kalvinana preĝejo de 1822
  • klasikisma nobeldomo el la 19-a jarcento
  • novklasikisma nobeldomo el la 19-a j.c.
  • groto protektata de 1995

Eksteraj ligiloj redakti