Skulptaĵo de tergasmolekulo

La skulptaĵo Tergasmolekulo estas pligrandigo de molekulo de la ĉefa elemento (81,9 %) de tergaso CH4 (metano) sur loko nur kelkdek metrojn for de la loko, kie oni en 1959 por la unua fojo trovis tergason, en Kolham (komunumo Slochteren) en la provinco Groningen (Nederlando).

La tergasmolekulo (2009) en Kolham

La skulptaĵo estis farita de skulptisto Marc Ruygrok, altas ok metrojn kaj troviĝas sur la meza vojbordero de ŝoseo A7 (E22) kaj konsistas el unu (blua) karbonatomo kaj kvar hidrogenatomoj. La skulptaĵo estas tie metita pro memoro al la kvindekjara jubileo de la unua trovo de teregaso en Slochteren. Ĝi estas donaco al la komunumo Slochteren de la Nederlandse Aardolie Maatschappij (Nederlanda Terolea Kompanio), la Gasunie kaj GasTerra.

Je la 16-a de junio 2009 reĝino Beatriks inaŭguris la skulptaĵon.

Koordinatoj:53° 10′ 21″ N 6° 44′ 43″ O / 53.172484 °N, 6.745384 °O / 53.172484; 6.745384 (mapo)Koordinatoj: 53° 10′ 21″ N 6° 44′ 43″ O / 53.172484 °N, 6.745384 °O / 53.172484; 6.745384 (mapo)

Eksteraj ligiloj redakti