Sobotovice
Sobotovice estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Brno-provinco, en Sudmoravia regiono. Ĝi situas en Dija-svratka valego. Vivas ĉi tie 641 loĝantoj (2024). La municipo situas proksime de aŭtostrado D52, konstruita ĉi tie sur restaĵoj de nefinita eksterteritoria aŭtostrado Vieno-Vroclavo (la tn. Aŭtostrado de Hitle). La katastran teritorion de la municipo trafluas rojoj Syrůvka kaj Šatava. Temas pri vinkultivada municipo en vinkultivada subregiono Velké Pavlovice.
Sobotovice | |||
municipo | |||
Sobotovice - eksa municipa gastejo, sonorilejo kaj eksa fajroestingista armilejo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Sobotovice | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Brno-provinco | ||
Administra municipo | Židlochovice | ||
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Moravio | ||
Situo | Sobotovice | ||
- alteco | 207 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 03′ 36″ N 16° 33′ 26″ O / 49.06000 °N, 16.55722 °O (mapo) | ||
Katastro | 5,33 km² (533 ha) Sobotovice | ||
Loĝantaro | 641 (2024) | ||
Denseco | 120,26 loĝ./km² | ||
Valego | Dija-svratka valego | ||
Plantaro | Vina vito | ||
Unua skribmencio | 1258 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 664 67 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0643 | ||
NUTS 5 | CZ0643 583880 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.sobotovice.cz | |||
![]() |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Syrovice, Holasice, Bratčice, Vojkovice, Medlov kaj Ledce.
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1258.
Post Munkena interkonsento Sobotovice tuj fariĝis limregiona municipo kaj en ĝia katastro troviĝis doganejo. Sed la orienta nekonstruigita parto de tiama katastro de la municipo komencante de la tn. "imperiestra ŝoseo", ensumiganta parcelojn kun areo 4503 aroj, estis spitev al protestoj de la municipo alligita al Nazia Germanio, en kies kadro same kiel la najbara municipo Ledce pli poste fariĝis konsisto de Malsupradanubia govio. En la jaro 1939 en la katastro de la municipo komenciĝis konstrui la germana eksterteritoria aŭtostrado Vieno-Vroclavo. Dum la dua mondmilito estis en la municipo loĝiĝintaj kvar familioj de devene rumanaj germanoj. La 8-an de oktobro 1941 okazis dissolvo de Sokol-movado. Kelkaj el ĝiaj membroj estis forhaŭltaj en koncentrejojn. Komence de aprilo de 1945 al Sobotovice alproksimiĝas la batalfronto. La 18-an de aprilo 1945 la municipo estis konkerita de Ruĝa Armeo, kies soldatoj ĉi tie poste ĝis sia foriro kondutis sufiĉe sovaĝe kaj neĝentile.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 353 |
1880 | 400 |
1890 | 439 |
1900 | 512 |
1910 | 543 |
1921 | 570 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 611 |
1950 | 579 |
1961 | 583 |
1970 | 596 |
1980 | 523 |
1991 | 468 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 483 |
2011 | 491 |
2014 | 522 |
2016 | 548 |
2017 | 569 |
2018 | 577 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 590 |
2020 | 617 |
2021 | 607 |
2022 | 619 |
2023 | 644 |
2024 | 641 |
Memorindaĵoj
redakti- Krucifikso
- Niĉa kapeleto
- Dia torturo
Pluaj fotoj
redakti-
Vilaĝplaco
-
Ludejo
-
Konstruaĵo de Sokol
-
Loka parto "Na Podhrázském"
-
Gastejo U Kapličky