Sofia Aleksejevna

rusia regentino

Sofia Aleksejevna (en rusa: Со́фья Алексе́евна, IPA: [ˈsofʲjə ɐlʲɪˈksʲejɪvnə]; 27a de Septembro [malnovstile 17a de Septembro] 1657 – 14a de Julio [malnovatile 3a de Julio] 1704)[1] regis kiel regento de Rusio el 1682 ĝis 1689. Ŝi alianciĝis kun kapabla kortegano kaj politikisto, nome Princo Vasilij Golicin, por instali sin mem dum la minoritato de ŝiaj frato Ivano kaj duonfrato Petro. Ŝi plenumis sian regentecon per firma mano kiel Sofia Aleksejevna Romanova aŭ Sofia Aleksejevna de Rusio. La aktiveco de tiu "bogatir-carevna" (kiel Sergej Solovjov nomis ŝin) estis tute eksterordinara, ĉar alt-klasaj moskvaninoj, limigitaj al supr-etaĝa virinejo terem estis plej ofte tute ekster ajna malferma engaĝiĝo en politiko.[2]

Sofia Aleksejevna
regento
Sophia Alekseyevna of Russia.jpg
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1657 (1657-09-27)
en Moskvo
Morto 14-an de julio 1704 (1704-07-14) (46-jara)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo [#]
Religio ortodoksa kristana eklezio [#]
Lingvoj rusa • antikva orientslava lingvo [#]
Ŝtataneco Rusa carlando [#]
Familio
Dinastio Romanovoj [#]
Patro Aleksej Miĥajloviĉ [#]
Patrino Maria Miloslavskaya [#]
Gefratoj Petro la Granda • Maria Alekseyevna of Russia • Marfa Alekseyevna of Russia • Feodosia Alekseyevna of Russia • Tsarevna Yevdokia Alekseyevna of Russia • Catherine Alekseyevna of Russia • Natalja Aleksejevna Romanova • Ivano la 5-aFjodor Aleksejeviĉ • Tsarevich Alexei Alexeyevich of Russia • Tsarevich Dmitry Alexeyevich of Russia • Tsarevich Simeon Alexeyevich of Russia [#]
Profesio
Okupo regantopolitikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Politika karieroRedakti

Sofia Aleksejevna, estis unu el la filinoj de la Caro Aleksej la 1-a el lia unua geedziĝo, estris ribelon de la strelci (nome rusaj elitaj militistoj) en aprilo kaj majo de 1682. En la sekva konflikto kelkaj parencoj kaj amikoj de Petro estis murditaj, inklude Artamon Matvejev, klerisma amiko de Aleksej, kaj Petro atestis kelkajn el tiuj agoj de politika violento.[3]

La strelci ebligis ke Sofia, nome la Miloslavski (la klano de Ivano) kaj ties aliancanoj, insistis, ke Petro kaj Ivano estu proklamitaj kunaj Caroj, kaj Ivano aklamita kiel plej aĝa. Sofia agis kiel regento dum la infanaĝo de la suverenoj kaj ekzercis la tutan povon. Dum sep jaroj, ŝi regis kiel aŭtokrato. Oni faris grandan truon ĉe la dorso de la du-sida trono uzita de Ivano kaj Petro. Sofia sidis malantaŭ la trono kaj aŭskultis kiam Petro parolis kun la nobeloj, dum trudis informaron kaj respondojn al demandoj kaj problemoj. Tiu trono povas esti ankoraŭ vidata en la Kremla Armomuzeo en Moskvo.

Ĉe la somero de 1689, Petro planis preni la povon el sia duon-fratino Sofia, kies pozicio estis malfortigita pro du malsukcesaj kampanjoj en Krimeo. Kiam ŝi eksciis tion, Sofia konspiris kun la estroj de la strelci, kiuj kontinue levis malordon kaj diskonsenton. Petro, avertita de strelci, fuĝis nokte al la nepenetrebla monaĥejo de Troice-Sergijeva Lavra; tie li malrapide aligis sekvantojn kiuj fidis, ke li venkos en la lukto por la povo. Ŝi estis eventuale elpovigita, kaj Petro la 1-a kaj Ivano la 5-a pluagante kiel kuncaroj. Petro devigis Sofia eniri en konventon, nome Novodeviĉij monaĥejo, kie ŝi rezignis sian nomon kaj postenon kiel membro de la reĝa familio.

La veturado de Petro en Anglio estis haltigita subite en 1698, kiam li devis reveni hejmen pro la ribelo de la Strelciuloj, kiuj klopodis restafigi la povon de Sofia Aleksejevna. Ĉirkau mil ducent ribeluloj estis torturitaj kaj ekzekutita, kaj Petro ordonis, ke iliaj korpoj estu publike montritaj kiel averto por estontaj konspirantoj.[4] La Strelciuloj estis disigitaj, kelkaj el la ribeluloj estis deportitaj al Siberio, kaj Sofia Aleksejevna estis devigita enfermiĝi pli severe en la monaĥinejo jam kiel monaĥino mem; ŝi mortis ses jarojn poste.

NotojRedakti

  1. Родословная книга Всероссiйскаго дворянства
  2. Robert K. Massie skizas la situacion de virinoj en tiama Moskvo en Peter the Great, His Life and World, 1980, ĉapitro "Old Muscovy", pp 31ff.
  3. Riasanovsky, Nicholas. (2000) A History of Russia. Oxford: Oxford University Press, p. 214.
  4. Riasanovsky, Nicholas (2000). A History of Russia (6a eld.). Oxford, England: Oxford UP. p. 220.

BibliografioRedakti

  • Hughes, Lindsey. Sophia, Regent of Russia: 1657–1704. New Haven, CT; London: Yale University Press, 1990 (hardcover, ISBN 0-300-04790-8).