Sofja Zaĥarovna Fedorĉenko

Sofja Zaĥarovna Fedorĉenko (ruse Софья Захаровна Федорченко; naskiĝinta la 19-an de septembro 1888 en Sankt-Peterburgo, mortinta la 12-an de julio 1957 en Moskvo) estis rusa flegistino, verkistino kaj aŭtorino de porinfana literaturo. Ŝia skribstilo influis ankaŭ la nobelpremiitino de la 2015-a jaro, Svjatlana Aljeksijeviĉ.

Sofja Zaĥarovna Fedorĉenko
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1888 (1888-12-19)
en Sankt-Peterburgo
Morto 12-an de julio 1959 (1959-07-12) (70-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Dum la Unua mondmilito ŝi raportis pri dialogoj de vunditaj rusaj soldatoj en lazaretoj kiam ili sentis sin malobservataj. Tion ŝi prilaboris je verko pri kvazaŭa literatura frontotaglibro el la perspektivo de simplaj soldatoj dum la jaroj 1915-16. La germanlingvaj aŭtoroj Elias Canetti kajThomas Mann ege ŝatis tiun ĉi verkon, kiu aperis en la germana sub la titolo Der Russe redet; faritis ankaŭ traduko franclingva sub la titolo Le Peuple à la guerre (1930).

Aliaj volumoj al tiu ĉi verko (originala titolo: Народ на войне / Narod na vojne) publikiĝis pri la Februara revolucio kaj la Rusia enlanda milito. Ŝiaj historiaj verkoj el la tempo de la kamparana Pugaĉov-ribelo de inter 1773-75 (Detstvo Semigorova, 1942), Otrocestvo Semigorova (1957) kaj Junost Semigorova (1960) aperis kiel trilogio en 1963 sub la titolo Pavel Semigorov: Trilogija. Romany.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sofja Sacharowna Fedortschenko en la germana Vikipedio.

Literaturo redakti

  • Michael S. Gorham: Speaking in Soviet tongues: language culture and the politics of voice in revolutionary Russia. DeKalb, Ill.: Northern Illinois Univ. Press, c 2003

Eksteraj ligiloj redakti