Sojmi ukraine Сойми, hungare Vizköz estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Miĵgirja.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Miĵgirja en Transkarpatio

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Sojmi situas en montaro en kunfluejo de 2 rojoj.

Historio redakti

 
Fonto en Sojmi

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1410. En 1910 vivis en Vízköz 547 loĝantoj, (459 rutenoj, 87 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Ökörmező, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Sojmi. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj redakti

  • sanatorio "Verĥovina"
  • ligna preĝejo
  • mineralakvo "Sojminska"
  • amatora muzeo "Kampara domo"
  • banloko

Fontoj redakti

  • Hungarlingva kaj ukrainlingva Vikipedioj