Sokoľany situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Sokoľany, hungare Abaújszakály (abaUjsakAj) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. La historia slovaka nomo estis Sakály.

Situo redakti

Sokoľany situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, fervojo Moldava nad Bodvou-Košice preteriras. La lasta urbo troviĝas 14 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1268 en formo "Zakál". En 1910 loĝis en Abaújszakály 555 homoj, (313 slovakoj, 175 hungaroj, unusola germano). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Kassa, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Abaújszakály rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Tiu vilaĝo estis escepto inter la regionaj hungaraj vilaĝoj. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Sokoľany 1080 homoj, (918 slovakoj, 138 ciganoj, 4 hungaroj, 3 ĉeĥo, unusola hungaro).