Malfermi la ĉefan menuon
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Soleca tinamo
Tinamus solitarius.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Tinamoj Tinamus
Specio: T. solitarius
Tinamus solitarius
(Vieillot, 1819)
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Soleca tinamo (Tinamus solitarius) estas specio de surgrunda birdo el la superordo de paleognatoj. Tiu specio estas indiĝena de la Atlantika Arbaro de orienta Brazilo.

TaksonomioRedakti

Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj je pli granda etendo estas ankaŭ Strutoformaj, kvankam kelkaj fakuloj atribuas propran ordon Tinamoformaj. Malkiel aliaj Strutoformaj (respektive ĉiuj Strutoformaj), la Tinamedoj povas flugi, kvankam ĝenerale, ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiu Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj Tinamedoj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[1] Iam tiu birdospecio estis dividita en du subspecioj: T. s. pernambucensis en nordorienta Brazilo (Pernambuco kaj Alagoas), kaj la nomiga T. s. solitarius troviĝanta en sudorienta Paragvajo kaj malproksima nordorienta Argentino. La unua tamen rezultis nedistinga el la nomiga sed nur individuaj birdoj montris partikularan koloran morfon kio nun oni scias okazanta ankaŭ aliloke.[2] Rimarkinde, la nuanco de la dorso varias inter oliveca kaj rusta, kaj ankaŭ la intenseco de la plumaro de suba kolo varias. La nigra strieco en tiuj areoj estas pli malpli forta. La subspecio pernambucensis estas pli flavaj birdoj kun multe da strieco, ĉefe ĉe la kolo.[3]

 
Ilustraĵo fare de Joseph Smit, 1895
 
Ovoj de Tinamus solitarius - Muzeo de Tuluzo
 
Ovoj de Soleca tinamo en nesto

AspektoRedakti

La Soleca tinamo estas granda bruneca tinamo tre strieca je nigra. Ties kolo, brusto, kaj flankoj estas grizaj, kaj ties ventro estas blanka. Ĝi havas malhelbrunan kronon kaj blankan gorĝon kontrastan al flavecaj kapo kaj kolo, ĉefe pro distinga flaveca linio en la kolflanko. Ĝi averaĝas 45 cm longa.[4]

TeritorioRedakti

Ĝi troviĝas en sudorienta Bahia, orienta Minas Gerais, Espírito Santo, Rio de Janeiro, São Paulo, orienta Mato Grosso do Sul, Paraná, Santa Catarina, kaj norda Rio Grande do Sul en Brazilo. Ĝi troviĝas ankaŭ en sudorienta Paragvajo kaj malproksima nordorienta Argentino en provinco Misiones.[5][6]

KutimaroRedakti

Kiel ĉe aliaj tinamoj, la ino demetas raraformajn ovojn kun brila, kolora ŝelo,[3] kaj ĝi manĝas fruktojn kaj semojn el la grundo aŭ malaltaj plantoj. Maskloj kovas la ovojn kiuj estas en nesto surgrunda, kaj zorgas la idojn dum mallonga periodo ĝis ili sendependiĝas.[1]

EkologioRedakti

La Soleca tinamo troviĝas en humidaj tropikaj arbaroj de malaltaj teroj kaj de montararbaroj ĝis 1,200 m super marnivelo.[5] Ĝi pretas loĝi en sekundaraj arbaroj kaj povas esti nekomuna en etende uzitaj arbarareoj, tolerante selektivan lignoproduktadon ĝis ioma grado. Grandaj plantejoj de ekzotaj specioj ne estas ŝatataj. Sed tiuj birdoj povas esti sufiĉe nombraj por rezisti ioman ĉasadon ekzemple en mozaiko de plantareoj de cabruca, intermiksita kun sekundara kreskejo kun densa subkreskaĵaro de caeté (el la Marantacoj) kaj de bambuo Merostachys same kiel de la pli alta bambuo Guadua kaj de plenkreska palmarboj (Euterpe edulis). En nemulte tuŝita pluvarbaro, povas ekzisti prosperaj populacioj en arbareroj tiom malgrandaj kiom ĝis 400 ha.[7]

KonservadoRedakti

Ĝi estas nune minacata pro pliiĝanta senarbarigo kaŭzita de urbanizado, industriigo, agrikultura etendo, kaj asocia ŝosekonstruado. Ĝi estas ankaŭ troe ĉasita. Sekve la IUCN klasigas ĝin kiel Preskaŭ Minacata specio,[8] kaj ĝi povas tuj iĝi vundebla[5] kun loĝa teritorio de 990,000 km².[9] La populacio iame aludita kiel pernambucensis estas ĉu tre rara aŭ jam formortinta. Tiuj nordaj birdoj jam estis ege raraj en historiaj epokoj, kun eble ne pli ol 6 specimenoj en muzeoj.[10]

Tiu specio ne estas malfacile enmetebla en taŭgan habitaton. La Soleca tinamo rezistas nombre en arbaraj eroj de 610 ha kie ili ne troviĝis origine.[11] Ĝi ne estas konsiderata tutmonde minacata fare de la IUCN.[5]

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
  2. Raposo do Amaral & Silveira (2004)
  3. 3,0 3,1 Cabot (1992)
  4. Harrison, C. (1993)
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 BirdLife International (2009)
  6. Clements, J (2007)
  7. Simon (2000), Silveira et al. (2005)
  8. BirdLife International (2012). Tinamus solitariusInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  9. BirdLife International (2008)(a)
  10. Cabot (1992), Raposo do Amaral & Silveira (2004), BLI (2008)
  11. Faria et al. (2006)

ReferencojRedakti

  • BirdLife International (2008(a)). "Solitary Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 6an Februaro 2009.
  • Brands, Sheila (August 14, 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Tinamus solitarius". Project: The Taxonomicon. Konsultita 4an Februaro 2009.
  • Cabot, José (1992): 2. Solitary Tinamou. In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eds.): Handbook of Birds of the World (Volume 1: Ostrich to Ducks): 127, Plate 6. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Faria, Christiana M.A.; Rodrigues, Marcos; do Amaral, Frederico Q.; Módena, Érica & Fernandes, Alexandre M. (2006): Aves de um fragmento de Mata Atlântica no alto Rio Doce, Minas Gerais: colonização e extinção [Birdoj de Atlantika Arbaro ĉe supra valo de Rio Doce, Minas Gerais, sudorienta Brazilo: koloniigo kaj formorto]. Revista Brasileira de Zoologia 23(4): 1217-1230 [Portugala kun angla resumo]. doi:10.1590/S0101-81752006000400032 PDF kompleta teksto
  • Harrison, Colin; Greensmith, Alan (1993). "Non-asserines". In Bunting, Edward. Birds of the World (First ed.). New York, NY: Dorling Kindersley. p. 42. ISBN 1-56458-295-7.
  • Raposo do Amaral, Fábio Sarubbi & Silveira, Luís Fábio (2004): Tinamus solitarius pernambucensis Berla, 1946 é sinônimo de Tinamus solitarius (Vieillot, 1819). Ararajuba 12(1): 33-41. [Portugala kun angla resumo] PDF kompleta teksto
  • Silveira, Luís Fábio; Develey, Pedro Ferreira; Pacheco, José Fernando & Whitney, Bret M. (2005): Avifauna of the Serra das Lontras–Javi montane complex, Bahia, Brazil. Cotinga 24: 45–54 [angla kun portugala resumo]. PDF kompleta teksto
  • Simon, José Eduardo (2000): Composição da Avifauna da Estação Biológica de Santa Lúcia, Santa Teresa - ES [Birds of the Estação Biológica de Santa Lúcia, Santa Teresa, ES]. Boletim do Museu de Biologia Mello Leitão N.S. 11-12: 149-170 [Portugala kun angla resumo]. PDf kompleta teksto

Eksteraj ligilojRedakti