Soleco (romano)

Soleco estas katalunlingva romano de Víctor Català, konsiderita de la kritiko kiel ŝia ĉefverko. La ĉefrolulo, Mila, sekvas sian edzon, Maties, al la pinto de la alta monto, kie estas la ermitejo de Sant Ponç. Maties trompis sian edzinon pri la distanco kaj la malfacileco aliri al la ermitejo, same kiel pri la ermiteja metio, kiun ili havos. La priskribo de la alta monto elstaras en la rakontado; ĝi montras la dimension de la soleco de Mila. La temo de la romano estas la tragedia senpovo de la ĉefrolantino starigi profundan amligon al la estaĵoj, kiuj ŝin ĉirkaŭas.

La romano publikiĝis en la revuo Joventut per kajeroj ekde la 19-a de majo 1904 ĝis la 20-a de aprilo 1905. Ĝi havis eksplodan sukceson, kun sinsekvaj eldonoj ĝis tiu de 1909. En la tiujaraj Floraj Ludoj de Barcelono ĝi ricevis la premion Fastenrath. Ĝi ne estis reeldonita ĝis 1945; en la prologo la aŭtoro klarigas ke la verko estis preparita por eliri al la publiko iom antaŭ la hispana enlanda milito (1936-1939). Tiam Lluís Via insistis aldoni la du ĉapitrojn, kiujn li forigis en la unuaj eldonoj, ĉar li taksis ilin tro longaj. Sed la milito malebligis la projekton kaj tiuj du ĉapitroj perdiĝis en polica traserĉo kaj nur kelkaj paĝoj povis esti savitaj.

La historio de la romano: En 1904 Lluís Via, direktoro de Joventut, petis al ŝi verkon por ĝin kajere publiki en kvar-seria eldono. Kvankam la verkistino proponis kolekton de rakontoj, Via preferis romanon. Ŝi proponis kamparan plian dramon, sed sen limigi la flugon de la fantazio, sen redukti la priskribojn, sen ekscesa skemado. Ŝi projektis la dudek-ĉapitran romanon. Ŝi ekskribis sen malhelpoj, kaj sendadis pecojn de la romano al la redakcio de Joventut laŭ ŝi skribis ĝin. Ĉi tiu sistemo, sufiĉe uzita de la realismaj verkistoj de la 19-a jarcento, kaŭzis al la aŭtoroj ian maltrankvilon, laŭ Balzac rakontis; por Caterina Albert, tio estis malbeno, laŭ ŝi mem klarigis. Longe poste ŝi ankoraŭ parolis pri ĉi tiu romano kiel verko kiun ŝi ĉiam rigardis kun malplaĉo. Temas pri kampara dramo, novelo, mallonga rakontado kun la ritmo intence malrapidigita per la sintrudo de du elementoj: unuflanke, per preciza, insista kaj plena analizo de la sentoj de Mila; aliflanke, la rakontado malrapidiĝas per la rakontetoj de la paŝtisto.

Granda parto de ĝia sukceso devenas el ĝia unikeco. La kritikistoj interkonsentis pri ĝia sublimeco sed ne pri ĝiaj estetikaj karakterizaĵoj. Ili ja scias, ke ĝi ne povas esti komparita kun neniu el la grandaj romanoj de ŝiaj samtempuloj: La punyalada (La ponardo) de Joaquim Vayreda, Els sots feréstecs (La krutaj sulkoj) de Raimon CasellesPilar Prim de Narcís Oller. La kvalifikoj realisma aŭ psikologia aŭ eĉ kampara, kiuj estis utilaj por la cititaj verkoj, eĉ kun la nedetermineco de la kvalifiko kampara, ne taŭgis por klarigi la allogon magian de Soleco. La solvo estas konsideri la rakontadon ne kiel romanon, sed kiel grandan prozan poemon. Kaj, precize ĉar ĝi estas granda proza poemo, dedukteblas ke la roluloj ne estas personoj, sed simboloj. Pri kio ne estas dubo, kaj kion la kritikistoj devis trovi, estas la klasifika traktado de la aliaj roluloj, krom Mila, traktado pli karakteriza de la novelo ol de la romano, kiu ne serĉas la ambiguecon de la konkreta persono, sed la esencon de la homa skemo.

Esperantlingva tradukoRedakti

Tradukoj en aliajn lingvojnRedakti

  • angla: Solitude, tr. David H. Rosenthal, Londono: Readers International, cop., 1992.
  • ĉeĥa: Samota, tr. Jan Schejbal, Prago: Odeon, 1987.
  • franca: Solitude, tr. Marcel Robin, Parizo: Éditions Denoël.
  • germana: Sankt Pons, tr. Eberhard Vogel, Berlino: S. Fischer Verlag, 1909
  • itala: Solitudine, tr. Alfredo Gianini, Carabba Editore, 1918.
  • hispana: Soledad, tr. B. Losada. Madrido: Alianza Editorial/Enciclopèdia Catalana, 1986.
  • rumana: Singuratate, tr. Irina Calin, Bukareŝto: Meronia, 1998.

Eksteraj ligilojRedakti

Okaze de la centjariĝo de la romano, aperis diversaj artikoloj en la kataluna pri ĝi: