Somera Esperanto-Kolegio en Doksy

Somera Esperanto-kolegio en Doksy estis fondita en 1946 laŭ iniciato de Karel Šolc kaj daŭris ĝis 1957.

Ĝi okazis ĉiujare dum du semajnoj en julio-aŭgusto. Ĝi konsistis el la kurso elementa (Cseh-metodo), kurso por progresantoj, konversacia kaj el la seminario por instruistoj. Ĉiutage antaŭtagmeze estis kvar horoj da lecionoj, posttagmeze kaj vespere kleriga kaj distra programoj.

La kolegion gvidis ĝia komitato: D-ro A. Pitlík estis direktoro, V. Špůr administranto, K. Šolc zorgis pri la Cseh-metodo, A. Slanina pri klerigo kaj distro.

La kolegio havis altan nivelon, ĉar tie prelegis ne nur la supre menciitaj eminentuloj, sed ankaŭ Josef Vítek, Stanislav Kamarýt, Ota Ginz, Rudolf Hromada, Tomáš Pumpr, Jiří Kořínek, Jaroslav Mařík, Josef Kožený, Josef Černý, Karel Píč, Jaroslav Hanuš.

La unua kursaro havis 60 kursanojn, la plej granda nombro estis 260: En 1953 ĝi ne okazis en Doksy, sed en Kost. En 1950 krom en Doksy ankaŭ en Svit, en 1952 ankaŭ en Poprad.

La gvidantoj de la kolegio preparis ĉiutage stencilitan bultenon Verda Voĉo de Doksy, en kiu estis ne nur informoj por kursanoj, sed ankaŭ poemoj, humoraĵoj, prelegoj. Post la fino de la kursoj oni eldonis ankoraŭ kelkajn numerojn monate ĝis la venonta kurso, por ne perdi intereson de la kursanoj.

Karel Píč prezentis tie sian prelegon Esperantaj neologismoj, kiu poste aperis en la revuo Esperantista, 8/1949, p. 57-60, daŭrigo 9/1949, p. 65-71. En Litomiŝla tombejo (30-a ĉapitro) kaj Interna vivo de Esperanto (p. 188-215) li priskribis la vivon en la kolegio Doksy.

Simile Eli Urbanová esprimis siajn impresojn en la tria ĉapitro de Hetajro dancas.

Eksteraj ligoj redakti

Fontoj redakti

  • Ĉeĥa revuo Esperantista 1946-1951
  • Verda Voĉo de Doksy 1946-1957