Sona JOBARTEH (naskiĝis en 1983 en Londono) estas kantistino, multinstrumentistino kaj komponistino de Gambio kaj Britio. Ŝi naskiĝis en 1983[1] en unu el la kvin ĉefaj Korao-ludantaj ĵeliaj (fr: griot) familioj de Okcident-Afriko – ŝi estas la unua virina profesia kora-ludisto kiu devenas de ĵelia (griota) familio[1].

Sona Jobarteh
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1983 (1983-10-17) (40-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco GambioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater The Purcell School for Young Musicians
Parencoj Amadou Bansang Jobarteh
Okupo
Okupo muzikistokantisto
TTT
Retejo http://www.sonajobarteh.com
vdr

Sona Jobarteh estas membro de unu el la kvin ĉefa korao-ludantaj familioj de Okcident-Afriko kaj la unua virina membro de tia familio kiu altiĝis al steluleco ludante ĉi tiun instrumenton. La Korao estas speco de 21-korda harpo kaj ludi sur ĝi kutime pasis de patro al filo, ne al filino[2]. La instrumento estas grava elemento de la mandinga loĝantaro en Okcident-Afriko kaj ludi per ĝi estas rezervata nur al certaj familioj kiun oni nomas ĵelia aŭ franclingve ankaŭ griot[3].

Arta vidpunkto redakti

Ŝi naskiĝis en Eŭropo kvankam afrikdevena kaj forte identigas sin kun la afrika heredaĵo[1]. Ŝi pasigis multan tempon kaj en Britio kaj en Gambio. Ŝi miksas malsamajn muzikajn stilojn, kaj de eŭropaj kaj de okcident-afrikaj tradicioj[2]. Tamen, malkiel siaj samtempuloj, ŝi esploras kaj plulaboras sur tradiciaj afrikaj sonradikoj prefere ol provante kunfandi ilin kun nuntempa hiphopo kaj ĵazo. Male, ŝi klopodas reinterpreti tradician muzikon[3]. Krom ludi la koraon, ŝi ankaŭ kantas kaj ludas la gitaron.

Diskaro redakti

  • Produktisto kaj gastartisto sur Spoken Herbs (“Parolitajn Aromherbojn”, 2006)
  • Music of the Diaspora (“Muziko de la Diasporo”), sonstreko por la filmo 500 Years Later (“Poste kvincent jaroj”, 2006)
  • Gastartisto sur Nu Beginin’ (“Nova komenco”, 2007)
  • Afro Acoustic Soul (“Afrika akustika soul-muziko”, 2008)
  • produktisto kaj gastartisto en Light in the Shade of Darkness (“Lumo nuancita de mallumo”, 2008)
  • Motherland: The Score (“Patrio: la sonstreko”, 2010)
  • Fasiya (2011)
  • Badinyaa Kumoo (2022)

En filmaj listoj redakti

  • 500 Years Later (ludisto de la korao)
  • The Idea (aktoro)
  • Broken Embraces (ludanto de la korao)
  • The First Grader (kantisto)
  • Motherland (2010 filmo) (komponisto)

Noto kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (en) ya Salaam, "The Sona Jobarteh Mixtape Arkivigite je 2021-04-15 per la retarkivo Wayback Machine", The New Black Magazine, la 20-an de aprilo 2011
  2. 2,0 2,1 (en) Sona Jobarteh Arkivigite je 2015-03-26 per la retarkivo Wayback Machine,The Gambia/UK". WOMAD The World's Festival.
  3. 3,0 3,1 (es) Palapa Quijas, Fabiola, "Con su kora, Sona Jobarteh contagió de energía y pasión al público del FIC". La Jornada, Mexico City. p. 11, la 20-an de oktobro 2014.