Speŭzipo (eble 407 a.K. Ateno –339 a.K. samloke) estis Greka filozofo, nevo de Platono kaj post lia morto la dua sĥolarĥo (institutestro) en Akademio de Platono.

Speŭzipo
Persona informo
Naskiĝo
en Antikva Ateno
Morto
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Antikva Ateno Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Eurymedon of Myrrhinus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Potone (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filozofo
matematikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Speŭzipo.

Lia unua instruisto estis Izokrato (436 a.K. - 338 a.K.)[1], sed kiam Platono en la jaro 387 a.K. revenis en Atenon, fariĝis Speŭzipo akademiano kaj en la jaro 361 a.K. akompanis Platonon en lia tria vojaĝo Sicilion. Sur la mortlito Platono proponis lin esti sia sekvanto kaj la skolo aprobis tion. Li gvidis Akademion dum ok jaroj, ĝis sia morto en la jaro 339 a.K. Lia posteulo fariĝis Ksenokrato.

El Speŭzipo, verŝajne vasta verkaro konserviĝis nur frakcio de verko Pri pitagorecaj numeroj. El disaj notoj de aliaj aŭtoroj ŝajnas, ke Speŭzipo diferencigis Individuaĵon, kiel komencon de la aferoj, dum Bono venas pli malfrue, ke li havis pli grandan komprenon por studado de la naturo, precipe kreskaĵoj kaj animaloj, ke en perdita verko Quota proponis klasifikadon de vivanta naturo kaj ke ĝuaĵon ne konsideris bono. Aristotelo kelkaj liaj opinioj evidente kritikas, ekzemple en la 7-a kaj 12-a libro de Metafiziko kaj en Nikomaĥa etiko. Do eble oni povas juĝi, ke jam Speŭzipo turniĝis al empiria esplorado kaj observado de individuaĵo kaj do faris paŝon de filozofio al scienco.[2]

Koneksaj artikoloj

redakti

Eksteraj referencoj

redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Speusippos en la ĉeĥa Vikipedio.